La jaro 2020 portis amason da obstakloj por la kuba agrikulturo, kiu malkreskis pro malfavoraj faktoroj kiel la limigoj je produkto-kreaj materialoj kaj la sekvoj de meteologiaj fenomenoj.... Legu pli
Havano, dec 24 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez agnoskis la potencialojn de kunlaboro kun Italio en sektoroj kiel kulturo, heredaĵo, agrikulturo kaj medio.... Legu pli
Pekino, dec 24 (RHK) La ĉina registaro rifuzis akuzojn de du usonaj senatanoj pri tio ke ĝi serĉas profiti el milionula projekto de submara kablo en la Pacifiko por spioni aliajn landojn.... Legu pli
Havano, dec 24 (RHK) La kuba federacio de virinoj (FMC) agnoskis grupon da viroj kaj virinoj pro elstara laboro dum la jaro. Ili ricevis la ordenojn Mariana Grajales kaj Ana Betancout, la distingon 23-an de aŭgusto kaj la omaĝ-stampilon 60-a datreveno de la virina organizaĵo. La ceremonio okazis en la Muzeo de la Revolucio.... Legu pli
Havano, dec 23 (RHK) Dektri gelaboristoj estis honorigitaj ĉi-marde per la titolo honoriga Heroo de la Laboro de la kuba respubliko; 15 prestiĝaj scienciestoj ricevis la ordenon Lázaro Péña de unua kaj dua gradoj; kaj kvar laborteamoj ricevis la medalon Labora Heroaĵo: la CIGB, IPK, la taĉmento Henry Reeve kaj la Instituto Finlay de Vakcinoj.... Legu pli
Havano, dec 22 (RHK) Kubo festas hodiaŭ la Tagon de la edukisto kaj memorigas la fermon de la kampanjo alfabetiga, kiu en 1961 transformis la insulon en la unua teritorio libera je analfabeteco en Latinameriko.... Legu pli
Havano, dec 21 (RHK) La nacia baleto de Kubo festis ĉi-dimanĉe la jarcenton de la naskiĝo de Alicia Alonso per kultura vespero omaĝa en kiu dividis la scenejon kun aliaj elstaraj kompanioj de la lando.... Legu pli
Londono, dec 21 (RHK) Laŭ raporto de la sekretario pri sano de Britio, Matt Hancock, la nova cepo detektita de Covid-19 estas “sen kontrolo”, kaj dume, li elstarigis la gravecon de la limigoj adoptitaj por bremsi ĝian propagadon.... Legu pli
Havano, dec 21 (RHK) Kubo akceptos hodiaŭ la kuracistan laborbrigadon de la taĉmento Henry Reeve, kiu laŭ peto de la perua registaro laboris en tiu lando dum pli ol ses monatoj fronte al la Covid-19.... Legu pli
Havano, dec 19 (RHK) Marino Murillo Jorge, estro de la komisiono por starigi kaj evoluigi la gvidliniojn pri la ekonomiaj transformoj, klarigis kiamaniere tiu procezo, kiu ekos la unuan de januaro, kontribuos al kreado de kondiĉoj por fortigi la nacian ekonomion sen estigi ŝoko-terapiojn.... Legu pli
Havano, dec 17 (RHK) Kun ĉeesto de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, sesias la Nacia Asembleo en ties VI-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro, kiu finiĝas hodiaŭ, post aprobi novajn leĝojn, interalie, la Buĝeton de la ŝtato por 2021.... Legu pli
Havano, dec 16 (RHK) Kun la ĉeesto de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, sesias hodiaŭ la 6-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro de la Nacia Asembleo.... Legu pli
Havano, dec 13 (RHK) La unua secretario de la centra komitato de la komunista partio, generalo de armeo Raúl Castro, la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero vizitis ĉi-sabate la Specialan Evoluigan Zonon Mariel, strategia enklavo situanta je 45 km okcidente de Havano. Post iom da tempo sen fari personan viziton al tiu zono, kvankam atenta al ties evoluigo, Raúl konsideris ke “tagon post tago ĝi avancas” kaj elstarigis la strategian gravecon de la Zono; mirinda, li asertis, ne nur por nia lando, sed ankaŭ por la provinco Artemisa. Li rimarkigis la grandan rapidecon de tiuj investoj.... Legu pli
Havano, dec 7 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel memorigis la internaciistojn de Kubo, kiuj forpasis dum la bataloj por la sendependeco de Afriko, okaze de la 31-a jariĝo de ilia enterigo en la kariba lando.... Legu pli
Ĝenevo, dec 7 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, alvokis duobligi la strebojn por ĉesigi la infanan geedziĝon, perforto ekzistanta en kelkaj regionoj de la mondo.... Legu pli