Braziljo, feb 3 (RHK) Sindikataj kaj sociaj movadoj de Brazilo protestos hodiaŭ en la malferma spaco de la muzeo de arto de Sao Paŭlo kontraŭ la ekonomia politiko de la registaro de Jair Bolsonaro, kiu damaĝas rekte la industrian sektoron de la lando.... Legu pli


Havano, feb 1 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero Cruz, prezidis kunsidon kie oni kontrolis la programon de informadikiĝo de la kuba socio.... Legu pli


Serguei Lavrov, rusa ministro pri eksteraj aferoj

Moskvo, jan 31 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, Serguei Lavrov, turniros tra Latinameriko inter la 5-a kaj 8-a de februaro kiel parto de laborvizito en Venezuelo, Kubo kaj Meksiko, raportis la heroldo de ministrejo, María Zajárova.... Legu pli


José Ramón Cabañas, kuba ambasadoro en Vaŝingtono

Vaŝingtono, jan 31 (RHK) La rilatoj inter Kubo kaj Usono povas havi pli bonan estontecon, en kiu la diferencoj estu traktataj kun respekto, asertis la kuba ambasadoro en tiu ĉi urbo, José Ramón Cabañas.... Legu pli


De la 20-a ĝis la 27-a de marto efektiviĝos la XXXV-a internacia kinofestivalo de Guadalajara, kie tri kubaj filmoj partoprenos. Ĝi estas kultura evento tre elstara por la urbo kaj Meksiko mem, tiel ke ĝi funkcias kiel montrofenestro por aprezo, disvastigo kaj distribuo de la meksika kaj iberoamerika kino.... Legu pli


Vaŝingtono, jan 30 (RHK) La politika juĝo kontraŭ la usona prezidento Donald Trump eniras sian trian fazon per demandoj de la senatanoj en la debato pri deklaroj de atestantoj.... Legu pli


Havano, jan 30 (RHK) transformo en la maniero mastrumi la aŭdvidajn produktojn por kontentigi la bezonojn kaj atendojn de la kuba socio nuntempa kaj estonta, estis en la centro de la tagordo traktita dum renkontiĝo inter la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj kreintoj de la kuba unuiĝo de artistoj kaj verkistoj, reprezentantoj de la ministerio de kulturo, la kuba instituto de radio kaj televido, la kinematografia instituto kaj la amaskomunikiloj.... Legu pli


Vaŝingtono, jan 27, (RHK) La eksa asesoranto de nacia sekureco de Usono, John Bolton malkaŝis kiel la prezidento Donald Trump ĉantaĝis Ukrainion por akiri informojn pri Joe Biden.... Legu pli


foto: arkivo

Havano, jan 27 (RHK) Meznokte de tiu ĉi tago okazos la tradicia marŝo de la torĉoj, kies protagonistoj estos la kuba junularo. Samkiel okazis dum la 50-aj jaroj, hodiaŭ miloj da gejunuloj levos siajn torĉojn por honori la nacian heroon de Kubo, José Martí.... Legu pli


Karakaso, jan 24 (RHK) La venezuela prezidento Nicolás Maduro, petis al la justico de sia lando malfermi esploran dosieron kontraŭ la opozicianto Juan Guaidó pro lia instigo al interveno milita de potenco fremda en Venezuelo.... Legu pli


Sancti Spiritus, jan 24 (RHK) La perspektivoj atingi industrian evoluon daŭripovan, integritan, kiu certigos la landan suverenecon, estis emfazitaj de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dum vizito al gravaj produktivaj centroj de la provinco Sancti Spiritus en la kunteksto de la registara vizito komencita ĉi-ĵaŭde en tiu teritorio centra de Kubo.... Legu pli


Karakaso, jan 21 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, kadre de la XX-a kunsido de la interregistara komisiono de la interkonsento integrala de kunlaboro Kubo-Venezuelo, esprimis ke la integriĝo inter ambaŭ landoj havas karakteron profunde humanisman.... Legu pli


Havano, jan 21 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis ke la ŝtata buĝeto por la jaro 2020 plu tenas garantiojn de sociaj politikoj kaj bazaj servoj, spite al la ekonomiaj limigoj.... Legu pli


Havano, jan 20 (RHK) La guberniestroj kaj vicguberniestroj elektitaj de la 15 provincoj kubaj ekpaŝas por la enposteniĝo okazonta la 8-an de februaro.La delegitoj de 167 el 168 municipaj asembleoj de la popola povo elektis ilin, kiel parto de nova strukturo de la regorganoj. ... Legu pli


Islamabado, jan 16 (RHK) La nombro da mortintoj kreskis ĝis 104 en Pakistano kaŭze de la pluvegoj kaj fortaj neĝaj ŝtormoj kaj lavangoj okazintaj en tiu lando, laŭ sciigis la nacia aŭtoritato pri mastrumo de katastrofoj. ... Legu pli


up