Havano, 10 dec (RHK) Hodiaŭ la internacia komunumo festas la Tagon de la Homaj Rajtoj. Nia planedo alfrontas grandajn defiojn pri la temo, interalie, la kreskon de malegaleco kaj malriĉeco kaŭze de maljusta internacia ordo; kreskon de la negativaj sekvoj de klimatŝanĝiĝo, kiu endanĝerigas la vivon de estontaj generacioj; politizadon, selektadon kaj manipuladon en la traktado de la homaj rajtoj; proliferadon de malamo, ksenofobio kaj maltoleremo kontraŭ minoritatoj.... Legu pli


41-a KinoFestivalo Latinamerika de Havano

La kuba ĉefurbo sin preparas por okazigi la 41-an latinamerikan kinofestivalon, evento kiu konsistigas kulturan manifestacion tre ŝatatan de la kubaj kinoamantoj.... Legu pli


La ŝipo USS Patriot en la haveno de Hongkongo en julio de 2001

Pekino, 2 dec (RHK) La heroldo de la ministerio de eksteraj rilatoj de Ĉinio, Huam Chunying, komunikis hodiaŭ dum informa kunsido en la ĉina ĉefurbo, ke la azia lando suspendis la revizion de petoj faritaj de aviadiloj kaj ŝipoj militaj de Usono por viziti Hongkongon, responde al la nomata “Leĝo de Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Hongkongo”, subskribita la 27-an de novembro flanke de la usona prezidento, Donald Trump. ... Legu pli


Havano, 2 dec (RHK) Ĝis la 10-a de decembro, tago de la homaj rajtoj, la prezidanteco de Kubo alvokis inundi la sociajn retojn per denuncoj kontraŭ la usona blokado komerca, financa kaj ekonomia altrudata al la insulo dum preskaŭ ses jardekoj. ... Legu pli


Pleno de la Eŭropa Parlamento

Havano, 29 nov (RHK) La komisiono pri eksteraj rilatoj de la nacia parlamento kuba esprimis sian firman rifuzon kontraŭ la komuna rezolucio aprobita per plimulto de 56% en la eŭropa parlamento, pro ties enmiksiĝa enhavo, kiu vundas la kuban suverenecon per absoluta nescio pri nia realo.... Legu pli


Bogoto, 28 nov (RHK) Uzantoj de la sociaj retoj denuncis la subpremon faritan de la movebla skadro kontraŭ tumulto (Esmad) en la kolombia ĉefurbo, post la amasa mobilizo farita en tiu lando, kiel parto de la protestaj tagoj de nacia halto, komencita la pasintan 21-an de novembro kontraŭ la politikoj de la registaro de Iván Duque. ... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 28 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, asertis hodiaŭ ke la vero de Kubo detruas la novan ondon de mensogoj de la usona imperio kontraŭ la insulo.... Legu pli


Havano, 25 nov (RHK) Pasis tri jaroj de la forpaso de la historia gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro, kaj la kuba popolo memoras lin per diversaj aranĝoj, kiuj celas diskonigi kaj savgardi lian heredaĵon.... Legu pli


Subpremo regas en Bolivio

La Paz, 22 nov (RHK) Laŭ raportis la televida ĉeno Telesur, agentoj de la bolivia polico ree subpremis perforte grandan mobilizon kontraŭ la ŝtatpuĉo en la urbo El Alto, kie la fakta registaro gvidata de la senatanino Jeanine Áñez, utiligas armilojn kontraŭ la bolivia popolo.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 22 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis laborkunsidon kun la gvidaj estraroj kaj emfazis la bezonon meti la socialistan entreprenon en la ĝustan lokon.... Legu pli


Sergio Choque, gvidanto de MAS en Bolivio

La Paz, 14 nov (RHK) La gvidanto de la plimulta grupo de la Movado al Socialismo (MAS), Sergio Choque, estis elektita hodiaŭ kiel prezidanto de la Deputita Ĉambro de Bolivio, lando kiu travivas politikan krizon, post la puĉo kontraŭ la eksa prezidento Evo Morales.... Legu pli


Memportreto de Goya

Havano, 14 nov (RHK) La reĝo Felipe VI-a de Hispanio, kaj lia edzino, Letizia, vizitos hodiaŭ la nacian muzeon de belartoj kie ili pruntedonos memportreton de la hispana pentristo de la 18-a jarcento, Francisco de Goya.... Legu pli


Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj akceptas la hispanajn reĝojn

Havano, 12 nov (RHK) La reĝoj de Hispanio, Felipe la VI-a kaj ties edzino, la reĝino Letizia, renkontiĝos en tiu ĉi urbo kun la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la Palaco de la Revolucio.... Legu pli


Bruno Rodríguez, kuba ministro pri eksteraj rilatoj kaj Antonio Guterres

Nov-Jorko, 8 nov (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, renkontiĝis en tiu ĉi urbo kun la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, kaj sciigis lin detale pri la agresema eskalado kaj la blokado de Usono kontraŭ la insulo.... Legu pli


Sebastián Piñera, prezidento de Ĉilio

Santiago de Ĉilio, 7 nov (RHK) La 7-a tribunalo de garantio de tiu ĉi urbo deklaris akceptebla la plendon farita kontraŭ la prezidento Sebastián Piñera pro la delikto de krimoj kontraŭ la homaro efektivigitaj dum la amasaj civitanaj protestoj de la lastaj semajnoj en tiu ĉi sudamerika lando.... Legu pli


up