Salvador Valdés Mesa, la unua vicprezidento kuba

Havano, 11 sept (RHK) La unua vicprezidento kuba, Salvador Valdés Mesa, gvidas delegitaron kiu vizitos Vjetnamion inter la 12-a kaj 17-a de septembro, la samajn tagojn en kiuj Fidel Castro vizitis tiun landon en la jaro 1973 kiam ankoraŭ ili batalis por forpeli la usonajn invadintojn.... Legu pli


Díaz-Canel alvokas prizorgi la kvaliton de la medicinaj servoj

Havano, 5 sep (RHK) Eblas ke foje ne sufiĉas la financaj rimedoj por entrepreni kelkajn agojn, sed ne povas manki al ni la kulturo pri detaloj en la servo donata de niaj prisanaj institucioj kaj zorgi ke ne okazu sennecesa eluziĝo de la ekipaĵoj kaj instalaĵoj, asertis la prezidento Miguel Díaz-Canel.... Legu pli


Mauricio Macri

Bonaero, 5 sep (RHK) La argentina prezidento, Mauricio Macri, estis akuzita pro perforto de aŭtoritateco kaj perforto de la devo de publika funkciulo, post la interkonsento kun la Internacia Mona Fonduso (FMI), informis lokaj amaskomunikiloj.... Legu pli


Carlos Fernández de Cossío

Havano, 4 sep (RHK) La ĝenerala direktoro pri Usono en la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, Carlos Fernández de Cossio, rifuzis novan version pri la supozitaj “incidentoj” kiuj, laŭ Vaŝingtono, damaĝis plurajn diplomatojn en la ambasadejo en Havano.... Legu pli


La argentina eksprezidentino kaj senatanino Cristina fernández de Kirchner

Bonaero, 3 sept (RHK) La eksprezidentino kaj senatanino argentina, Cristina Fernández de Kirchner, ĉeestos ĉi-lunde, por sepa fojo, antaŭ tribunalo pro la supozata kaŭzo pri koruptado “Notlibro de la ŝoforo” kaj petis al siaj simpatiantoj ne mobiliziĝi, sed defendi la publikajn instituciojn kaj al ĉiuj suferantoj pro la politikoj de la nuna registaro, informis la televida ĉeno Telesur.... Legu pli


Nova lernojaro en Kubo

Havano, 3 sept (RHK) En Kubo la komenco de nova lernojaro estas okazaĵo socia, patrolanda, festa kaj ĝi estigas rekonon kaj emocian renkontiĝon inter gestudentoj, la instruistaro, familioj kaj la komunumo.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel kun membroj de registaraj estraroj kaj entreprenistoj.

Havano 28 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel efektivigis laborkunsidon kun la membroj de la registaraj estraroj kaj estraroj de entreprenoj. La kunsidon ankaŭ partoprenis la dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura.... Legu pli


Lastaj preparlaboroj por la nova lernojaro

Havano, 27 aŭg (RHK) En lando kiu dediĉas 23% el sia buĝeto al la eduka sistemo, la komenco de nova kurso, kiu engaĝas pli ol milionon 700 mil gestudentojn, antaŭsupozas ne nur la markitan daton por “sturmi” la lernejojn, sed ankaŭ kulturan okazaĵon, popolan, kiu montriĝos surstrate, kontaĝita de alia entuziasmo.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel en kunsido pri la somera programo 2018

Havano, 24 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, agnoskis la laboron faritan de la provincoj, institucioj kaj organismoj de la centra administracio de la ŝtato por oferti varian distran programon dum la somera sezono.... Legu pli


Michael Cohen, persona eks-advokato de Donald Trump

Washington, 22 aŭg (RHK) Multaj usonaj gazeto montras ĉi-merkrede la vizaĝojn de Donald Trump, de lia eksĉefo de kampanjo Paul Manafort kaj de lia eksadvokato persona Michael Cohen, kiu deklaris sin kulpa de ok deliktoj pri kiuj li estas akuzita. ... Legu pli


La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel

Havano, 22 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, esprimis sian profundan solidaremon al la registaro kaj popolo venezuela, depost tertremo de 6,9 gradoj je 19 km disde la loĝloko nomata Yaguaraparo, de la ŝtato Sucre.... Legu pli


Subteno popola al la ekonomiaj decidoj de la ekzekutivo

Karakaso, 21 aŭg (RHK) Amaso da venezuelanoj marŝados ĉi-marde subtene al la decidoj kaj ekonomikaj agoj de la programo de rekuperiĝo, kresko kaj prospero impulsata de la ekzekutivo, post la ekvalidiĝo de la suverena bolivaro.... Legu pli


Asembleoj pridebatas la projekton de nova kuba Konstitucio

Havano, 21 aŭg (RHK) Konvinkitaj pri la trascendo de la konstitucia procezo okazanta en Kubo, plurmiloj da kubanoj esprimis sian opinion en la kunsidoj kiuj efektiviĝas tra la tuta lando.... Legu pli


Romo, 17 aŭg (RHK) Vatikano asertis ke la papo Francisco subtenas la viktimojn de pli ol 300 pastroj akuzitaj pro perforto kaj seksa perforto kontraŭ pli ol mil infanoj en Usono, informis la brita agentejo Reuters.... Legu pli


Havano, 17 aŭg (RHK) La ekonomio kaj rajtoj, devoj kaj garantioj de la civitanoj, estis la ĉefaj temoj traktitaj dum la debatoj de la laboristoj en la hotelo Copacabana pri la projekto de Konstitucio.... Legu pli


up