Havano, mar 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis ĉiujn koncernatojn plu labori kun la civitanaro kaj intensigi la adoptitajn regulojn por alfronti la kronviruson Covid-19.... Legu pli
Pekino, mar 13 (RHK) Ĉinio raportis hodiaŭ por la unua fojo, de kiam deklaris la eventualon, ciferon malpli ol 10 kaj de mortintoj kaj kontaĝitoj en unu tago pro la kronviruso Covid-19, kio evidentigas deklivon de la malsano post superi la pinton.... Legu pli
Pekino, mar 11(RHK) Teamo de 7 spertuloj de Ĉinio vojaĝis al Italio por subteni la planon alfronti kaj bremsi la novan kronviruson Covid-19, kiu devigis la eŭropan landon adopti drastajn regulojn pro ĝia rapida etendiĝo.... Legu pli
Havano, mar 11 (RHK) La efikeco de la regulaĵoj adoptitaj de Kubo por preventi kaj kontroli Covid-19, estis agnoskita dum kunsido de la plej altaj aŭtoritatuloj en ĉiuj provincoj de la insulo kaj en la speciala distrikto Insulo de Junularo.... Legu pli
Ĝis la venonta dimanĉo sesios en tiu ĉi urbo la XIV-a internacia muzikfestivalo Printempo, kiu omaĝos la kuban komponiston Juan Blanco per inaŭguro de instalaĵo de elektroakustika muziko.... Legu pli
Havano, mar 10 (RHK) Ĉi-lunde, la kuba ĉefministro Manuel Marrero, la vicunua ministro Roberto Morales kaj la ministro pri publika sano, dro. José Ángel Portal, sin prezentis ĉe la nacia televido por informi pri la reguloj adoptitaj de Kubo por alfronti la COVID-19, malsano provokita de la nova kronviruso SARS-CoV-2.... Legu pli
Bruselo, mar 9 (RHK) Laŭ raporto de la televida ĉeno HispanTv, la timo pro la kronviruso, kiu etendiĝas tra la mondo, damaĝas la konduton de la konsumantoj, kio povus provoki mondan mankon je mezlonga tempoperiodo.... Legu pli
Havano, mar 9 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel, la ĉefministro Manuel Marrero kaj la ministro pri publika sano, doktoro José Ángel Portal sin prezentos ĉi-lunde en la televida programo Ronda tablo por informi pri la adoptita reguloj en la lando por alfronti la minacon prezentatan de la rapida kaj vasta etendiĝo internacia de la kronviruso COVID-19.... Legu pli
Karakaso, mar 6 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, rifuzis la “hontindan dekreton” emisiitan de la tiama prezidento Barack Obama, per kiu tiu lando sudamerika estis deklarita kiel ne normala kaj eksterordinara minaco por la nacia sekureco de Usono.... Legu pli
Havano, mar 5 (RHK) Ĝis nun Kubo ne raportas kazon konfirmitan de Covid-19. Tamen, la ministra konsilantaro, dum eksterordinara sesio, aprobis ĉi-ĵaŭde la aktualigon de agadplano por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, fronte al la propagado de tiu malsano, kiu jam prezentis 95 mil 315 kazojn en 80 landoj kaj tri mil 282 mortintojn.... Legu pli
Havano, mar 4 (RHK) La kvina kongreso de la nacia asocio de surduloj de Kubo (Ansoc) finiĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo kun la prezento de sia nova estraro kaj aprobo de agadplano estonta favore al tiu komunumo.... Legu pli
San Juan, mar 3 (RHK) La sendependisto portorika Rafael Cancel Miranda forpasis ĉi-lastan vesperon en sia hejmo akompanate de siaj familianoj kaj kunbatalantoj pli proksimaj.... Legu pli
Pekino, mar 3 (RHK) Oftalmologoj de la medicina brigado de Kubo en Ĉinio daŭrigas sian asistan agadon en tri hospitaloj de tiu lando, kun respondeco kaj protektado necesa meze de la urĝo derivita el la kronviruso Covid-19.... Legu pli
Moskvo, mar 2 (RHK) Rusio ne povas garantii la sekurecon de la flugoj de la turka aviado sur la norda ĉielo de Sirio, post fermo de tiu aerspaco flanke de la aŭtoritatuloj de la araba lando, sciigis la kontraŭalmiranto Oleg Zhuravliov, estro de la rusa centro por repaciĝo de la militantaj partoj en Sirio.... Legu pli
Havano, mar 2 (RHK) La reĝo de Lesoto, Letsie III plenumas oficialan viziton al Kubo, kie omaĝos la nacian heroon José Martí, en la sidejo de lia monumento en Havano, antaŭ ol esti oficiale akceptita de la insulaj aŭtoritatuloj.... Legu pli