Vaŝingtono, jan 31 (RHK) La rilatoj inter Kubo kaj Usono povas havi pli bonan estontecon, en kiu la diferencoj estu traktataj kun respekto, asertis la kuba ambasadoro en tiu ĉi urbo, José Ramón Cabañas.... Legu pli
De la 20-a ĝis la 27-a de marto efektiviĝos la XXXV-a internacia kinofestivalo de Guadalajara, kie tri kubaj filmoj partoprenos. Ĝi estas kultura evento tre elstara por la urbo kaj Meksiko mem, tiel ke ĝi funkcias kiel montrofenestro por aprezo, disvastigo kaj distribuo de la meksika kaj iberoamerika kino.... Legu pli
Vaŝingtono, jan 30 (RHK) La politika juĝo kontraŭ la usona prezidento Donald Trump eniras sian trian fazon per demandoj de la senatanoj en la debato pri deklaroj de atestantoj.... Legu pli
Havano, jan 30 (RHK) transformo en la maniero mastrumi la aŭdvidajn produktojn por kontentigi la bezonojn kaj atendojn de la kuba socio nuntempa kaj estonta, estis en la centro de la tagordo traktita dum renkontiĝo inter la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj kreintoj de la kuba unuiĝo de artistoj kaj verkistoj, reprezentantoj de la ministerio de kulturo, la kuba instituto de radio kaj televido, la kinematografia instituto kaj la amaskomunikiloj.... Legu pli
Vaŝingtono, jan 27, (RHK) La eksa asesoranto de nacia sekureco de Usono, John Bolton malkaŝis kiel la prezidento Donald Trump ĉantaĝis Ukrainion por akiri informojn pri Joe Biden.... Legu pli
Havano, jan 27 (RHK) Meznokte de tiu ĉi tago okazos la tradicia marŝo de la torĉoj, kies protagonistoj estos la kuba junularo. Samkiel okazis dum la 50-aj jaroj, hodiaŭ miloj da gejunuloj levos siajn torĉojn por honori la nacian heroon de Kubo, José Martí.... Legu pli
Karakaso, jan 24 (RHK) La venezuela prezidento Nicolás Maduro, petis al la justico de sia lando malfermi esploran dosieron kontraŭ la opozicianto Juan Guaidó pro lia instigo al interveno milita de potenco fremda en Venezuelo.... Legu pli
Sancti Spiritus, jan 24 (RHK) La perspektivoj atingi industrian evoluon daŭripovan, integritan, kiu certigos la landan suverenecon, estis emfazitaj de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dum vizito al gravaj produktivaj centroj de la provinco Sancti Spiritus en la kunteksto de la registara vizito komencita ĉi-ĵaŭde en tiu teritorio centra de Kubo.... Legu pli
Karakaso, jan 21 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, kadre de la XX-a kunsido de la interregistara komisiono de la interkonsento integrala de kunlaboro Kubo-Venezuelo, esprimis ke la integriĝo inter ambaŭ landoj havas karakteron profunde humanisman.... Legu pli
Havano, jan 21 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis ke la ŝtata buĝeto por la jaro 2020 plu tenas garantiojn de sociaj politikoj kaj bazaj servoj, spite al la ekonomiaj limigoj.... Legu pli
Havano, jan 20 (RHK) La guberniestroj kaj vicguberniestroj elektitaj de la 15 provincoj kubaj ekpaŝas por la enposteniĝo okazonta la 8-an de februaro.La delegitoj de 167 el 168 municipaj asembleoj de la popola povo elektis ilin, kiel parto de nova strukturo de la regorganoj. ... Legu pli
Islamabado, jan 16 (RHK) La nombro da mortintoj kreskis ĝis 104 en Pakistano kaŭze de la pluvegoj kaj fortaj neĝaj ŝtormoj kaj lavangoj okazintaj en tiu lando, laŭ sciigis la nacia aŭtoritato pri mastrumo de katastrofoj. ... Legu pli
Havano, jan 16 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ratifis sindevigon de la kariba lando kun la normalig-procezo de la rilatoj kun la kubanoj rezidantaj eksterlande, kiun la aŭtoritatuloj taksas kiel daŭra, nerenversebla kaj konstanta.... Legu pli
Vaŝingtono, jan 15 (RHK) La usona gazeto The Washington Post raportis ke almenaŭ du soldatoj estis lanĉitaj el gvata turo kaj aliaj dekoj da soldatoj devis esti traktataj pro cerba skuo kiel rezulto de la atako per misiloj farita de Irano kontraŭ la usona militbazo de Ain-al-Asad, situanta en la provinco okcidenta de Irako, Al-anbar.... Legu pli
Havano, jan 15 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, pritaksis la programojn de rekuperiĝo kaj evoluigo de fervojoj, esploro kaj prospektorado de kruda petrolo, interalie.... Legu pli