Havano, 2 dec (RHK) Ĝis la 10-a de decembro, tago de la homaj rajtoj, la prezidanteco de Kubo alvokis inundi la sociajn retojn per denuncoj kontraŭ la usona blokado komerca, financa kaj ekonomia altrudata al la insulo dum preskaŭ ses jardekoj. ... Legu pli
Havano, 29 nov (RHK) La komisiono pri eksteraj rilatoj de la nacia parlamento kuba esprimis sian firman rifuzon kontraŭ la komuna rezolucio aprobita per plimulto de 56% en la eŭropa parlamento, pro ties enmiksiĝa enhavo, kiu vundas la kuban suverenecon per absoluta nescio pri nia realo.... Legu pli
Bogoto, 28 nov (RHK) Uzantoj de la sociaj retoj denuncis la subpremon faritan de la movebla skadro kontraŭ tumulto (Esmad) en la kolombia ĉefurbo, post la amasa mobilizo farita en tiu lando, kiel parto de la protestaj tagoj de nacia halto, komencita la pasintan 21-an de novembro kontraŭ la politikoj de la registaro de Iván Duque. ... Legu pli
Havano, 28 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, asertis hodiaŭ ke la vero de Kubo detruas la novan ondon de mensogoj de la usona imperio kontraŭ la insulo.... Legu pli
Havano, 25 nov (RHK) Pasis tri jaroj de la forpaso de la historia gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro, kaj la kuba popolo memoras lin per diversaj aranĝoj, kiuj celas diskonigi kaj savgardi lian heredaĵon.... Legu pli
La Paz, 22 nov (RHK) Laŭ raportis la televida ĉeno Telesur, agentoj de la bolivia polico ree subpremis perforte grandan mobilizon kontraŭ la ŝtatpuĉo en la urbo El Alto, kie la fakta registaro gvidata de la senatanino Jeanine Áñez, utiligas armilojn kontraŭ la bolivia popolo.... Legu pli
Havano, 22 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis laborkunsidon kun la gvidaj estraroj kaj emfazis la bezonon meti la socialistan entreprenon en la ĝustan lokon.... Legu pli
La Paz, 14 nov (RHK) La gvidanto de la plimulta grupo de la Movado al Socialismo (MAS), Sergio Choque, estis elektita hodiaŭ kiel prezidanto de la Deputita Ĉambro de Bolivio, lando kiu travivas politikan krizon, post la puĉo kontraŭ la eksa prezidento Evo Morales.... Legu pli
Havano, 14 nov (RHK) La reĝo Felipe VI-a de Hispanio, kaj lia edzino, Letizia, vizitos hodiaŭ la nacian muzeon de belartoj kie ili pruntedonos memportreton de la hispana pentristo de la 18-a jarcento, Francisco de Goya.... Legu pli
Havano, 12 nov (RHK) La reĝoj de Hispanio, Felipe la VI-a kaj ties edzino, la reĝino Letizia, renkontiĝos en tiu ĉi urbo kun la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la Palaco de la Revolucio.... Legu pli
Nov-Jorko, 8 nov (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, renkontiĝis en tiu ĉi urbo kun la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, kaj sciigis lin detale pri la agresema eskalado kaj la blokado de Usono kontraŭ la insulo.... Legu pli
Santiago de Ĉilio, 7 nov (RHK) La 7-a tribunalo de garantio de tiu ĉi urbo deklaris akceptebla la plendon farita kontraŭ la prezidento Sebastián Piñera pro la delikto de krimoj kontraŭ la homaro efektivigitaj dum la amasaj civitanaj protestoj de la lastaj semajnoj en tiu ĉi sudamerika lando.... Legu pli
La Paz, 6 nov (RHK) La bolivia prezidento, Evo Morales, kunvokis la popolon plu resti unuece kaj labori kun sindevigo kaj sinofero, okaze de amasa popola renkontiĝo defende de la demokratio en la Placo Maĵora de San Francisco, en La Paz.... Legu pli
UN, 6 nov (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, asertis per la socia reto Twitter, ke “Kubo ne ĉesos reklami la kompletan eliminon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado altrudata de Usono”.... Legu pli
Havano, 5 nov (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, ratifis en la kunsido de la laborgrupo de la Forumo de Sao Paulo (FSP), ke unueco estas la vojo por fortigi la latinamerikan maldekstron.... Legu pli