Havano, 9 jun (RHK) Dum la fermo de la kongreso de kubaj juristoj ĵus okazinta, oni sciigis ke en la venontaj jaroj okazos procezo de konstitucia reformo pro la gravaj transformoj ligitaj al la aktualigo de la sociekonomia modelo, kaj ĝi implicas vastan popolan partoprenon kaj referendumon.... Legu pli


La Paz, 5 jun (RHK) La bolivia prezidento Evo Morales vojaĝis al Nov-Jorko por prezidi la sesion de la sekureca konsilantaro de UN morgaŭ.... Legu pli


Havano, 5 jun (RHK) La 8-a kongreso internacia de socia laboro kiu komenciĝas ĉi-lunde en Havano, estos aparte dediĉita al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.... Legu pli


Havano, 29 maj (RHK) La ŝtata konsilantaro de Kubo, kongrue al tio priskribita en la artikoloj 78 kaj 90 de la Konstitucio, decidis okazigi eksterordinaran sesion de la nacia asembleo, la venontan unuan de junio en la Kongresa Palaco de Havano kun la celo analizi gravajn dokumentojn.... Legu pli


Havano, 25 maj (RHK) Se en la jaro 2014 la unua foiro dediĉita al la asekurado de la ekonomia plano por la venonta jaro arigis nur 35 instituciojn tutlandajn, en la 4-a eldono de tiuj foiroj partoprenas 338 entreprenoj kaj grupoj de la ŝtata sektoro, 12 kooperativoj ne agrobrutaraj, 22 miksaj entreprenoj, kvin privatuloj kaj aliaj institucioj.... Legu pli


Bruselo, 25 maj (RHK) Miloj da manifestaciantoj en Bruselo protestas kontraŭ la vizito de la usona prezidento Donald Trump kaj la pintkunsido de la Organizaĵo de la Nord-Atlantikta Traktato (NATO), kiu efektiviĝas en la belga ĉefurbo.... Legu pli


Havano, 16 maj (RHK) Specialistoj pri hotelmastrumado el la tuta mondo analizis la perspektivojn de Kubo en turismo kiel parto de Latin American Hotel and Tourism Investment Conference (Sahic), kiu sesias en tiu ĉi urbo.... Legu pli


Ricardo Cabrisas trairas la negocan foiron en Expocuba

Ĉi-semajne komenciĝis en Havano, la kvara forumo de negocoj en la sidejo de Expocuba, la plej granda ekspoziciejo de la insulo, kiu sesios ĝis la 25-a de majo. ... Legu pli


Miguel Barnet kaj Díaz-Canel

Havano, 11 maj (RHK) La nacia konsilantaro de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo, UNEAC, sesiis en la sidejo de la Muzeo Nacia de Belartoj, sub prezido de Miguel Díaz-Canel, unua vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro kaj la ministra konsilantaro de la insulo; Abel Prieto, ministro de kulturo, Miguel Barnet, prezidanto de la UNEAC, kaj aliaj gvidantoj de la kulturo, kiuj pritraktis esencajn temojn de la nuntempo en la sferoj kultura, idelogia kaj socia.... Legu pli


Karakaso, 9 maj (RHK) Komunoj kaj sociaj movadoj de Venezuelo mobiliziĝas subtene al la Nacia Konstituciiga Asembleo kunvokita de la prezidento Nicolás Maduro.... Legu pli


Havano, 8 maj (RHK) La 4-a eldono de la negoca foiro de Havano, sesios de la 10-a ĝis la 25-a de majo en la ekspoziciejo Expocuba, kun la celo pritrakti temojn kiuj favoras la progreson en la mastrumo de entreprenoj kaj la respondecoj kiujn ili alprenas por siaj produktaj kaj servaj planoj.... Legu pli


Havano, 5 maj (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, akceptos ĉi-vendrede sian homologon ekvadoran, Rafael Correa kaj ambaŭ efektivigos oficialan dialogon en la kunteksto de la vizito al Kubo.... Legu pli


La entrepreno Biopower S.A. formita de kapitalo kuba kaj brita, anoncis la ekkonstruon de la unua bioelektrejo en Kubo, kiel parto de la strategio de la insulo por ampleksigi la uzon de renovigeblaj energifontoj ene de sia energetika matrico.... Legu pli


Latinameriko, 1 maj (RHK) La bolivia prezidento Evo Morales, marŝis apud la sindikatoj de la departemento de Santa Cruz por festi la internacian tagon de la laboristoj.... Legu pli


Havano, 1 maj (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, partoprenis la centran aranĝon kaj amasan marŝadon okaze de la internacia tago de la laboristoj kiu dum du horoj efektiviĝis en la Placo de la Revolucio José Martí.... Legu pli


up