Havano, 4 nov (RHK) La 34-a internacia foiro de Havano Fihav 2016 finiĝas hodiaŭ en la Kongresa Palaco de Havano kun la premiado de la plej bonaj produktoj, pavilonoj kaj dizajnoj de la standoj ekspoziciataj ekde la pasinta lundo en Expocuba, ekspoziciejo situanta en la urba periferio.... Legu pli


Havano, 4 nov (ACN-RHK) Laŭ esprimis la doktoro kaj profesoro Valente Guerrero, de Meksiko, prezidanto de la Latinamerika Asocio de Vaskula Kirurgio kaj Angiologio (ALCVA), Kubo estas avangarda en la traktado de la diabeta piedo per la uzo de la medikamento Heberprot-P.... Legu pli


Managua, 3 nov (RHK) Nikaragvo ekis la periodon de cerbumado antaŭa al la ĝeneralaj elektoj okazontaj la venontan dimanĉon por elekti la prezidenton kaj vicprezidenton de la lando, 90 deputitojn tutlandajn kaj 20 al la parlamento.... Legu pli


Baracoa, Guantánamo, 3 nov (RHK) El la 23 mil damaĝoj raportitaj en Baracoa pro la uragano Mathew, laŭ informis Carlos Raúl Martínez Turro, prezidanto de la komisiono pri investoj de la municipa defenda konsilantaro, jam ricevis bonfarojn 3 919 familioj.... Legu pli


Havano, 1 nov (RHK) Kubo prezentas hodiaŭ pliajn ŝancojn por potencialaj investistoj eksterlandaj dum la Internacia Foiro de Havano (FIHAV 2016), kiun ĉeestas pli ol 3 mil 500 eksponantoj el 73 landoj.... Legu pli


Pinar del Río, 28 okt (RHK) La vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo, Ramiro Valdés, pritaksis la evoluon de la mina projekto metalurgia Castellanos, situanta en la nordo de la provinco, kaj rimarkigis ke tiaspecaj industriaj projektoj estas prioritataj por la lando.... Legu pli


Washington, 28 okt (RHK) Ben Rhodes, adjunkta asesoro de la prezidento Barack Obama, defendis la decidon de Usono sin deteni por la unua fojo depost 24 voĉdonadoj jaraj en la Ĝenerala Asembleo de UN kiu daŭre komdamnas la usonan sieĝon al Kubo.... Legu pli


Karakaso, 27 okt (RHK) En la ŝtatoj de Carabobo kaj Bolívar, mobiliziĝas la popolo kiu subtenas la bolivaran registaron, kun la celo rifuzi la antikonstituciajn agadojn de la opozicio kiu volas aktivigi referendumon kontraŭ la prezidento Nicolás Maduro.... Legu pli


La ses teamoj klasifikitaj al la dua rondo de la nacia basbala serio en Kubo plifortigas siajn etatojn, praktiko komencita en 2013, per selektado de 5 atletoj el la 10 eliminitaj teamoj.... Legu pli


Havano, 27 okt (RHK) La gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro kaj la prezidento de Portugalio, Marcelo Rebelo de Sousa, havis amikan renkontiĝon kaj interparolis pri diversaj temoj de la internacia agendo kaj pri la rilatoj amikaj inter ambaŭ landoj.... Legu pli


Havano, 26 okt (RHK) La Ĝenerala Asembleo de UN aprobis hodiaŭ kun 191 poraj voĉoj el 193 membroj plus 2 sindetenoj, novan rezolucion kiu postulas ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan sieĝon altrudatan de Usono kontraŭ Kubo.... Legu pli


Madrido, 25 okt (RHK) Elstaraj personecoj de la politika, socia kaj kultura medioj de Hispanio kaj aliaj mondopartoj postulis al la prezidento de Usono, Barack Obama, ĉesigi komplete la sieĝon pli ol 50 jaran altrudatan al Kubo.... Legu pli


Parizo, 24 okt (RHK) La ministro pri internaj aferoj de Francio, Bernard Cazeneuve, konfirmis ke la malmultado de la kampo de migrantoj de Calais okazas trankvile kaj laŭ planite, kvankam kelkaj organizaĵoj atentigas pri eblaj problemoj por la semajnofino.... Legu pli


Imías, Guantánamo, 24 okt (RHK) Teresa Amarella Boué, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj ĝenerala sekretario de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC), prezidis en la teritorio la ceremonion kie la virinoj de la orienta ekstremo de Kubo, ratifis sian rifuzon kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo altrudata de Usono al Kubo dum pli ol 50 jaroj.... Legu pli


La kuba gazeto Granma raportas ke la prezidento de Usono, Barack Obama posedas la kompetenton por rajtigi plurajn agojn kiuj povas flesigi la ekonomian sieĝon kontraŭ Kubo.... Legu pli


up