Havano, 16 jul(RHK) La XXIV-a renkontiĝo de la Forumo de Sao Paulo komenciĝis ĉi-dimanĉe en la Kongresa Palaco de Havano kun partopreno de pli ol 430 delegitoj . Oni debatas pri la intergriĝa bezono de Latinameriko kaj Karibio.... Legu pli
Havano, 13 jul (RHK) La ĉefministro de San Vicento kaj Grenadinoj, Ralph Gonsalves, plenumas oficialan laborviziton en Kubo kaj esprimis la bezonon ke la kariba kaj latinamerika regiono unueciĝu por atingi etoson de stabileco, paco kaj daŭripova evoluo de la nacioj.... Legu pli
La Paz, 11 jul (RHK) La prezidento de Bolivio, Evo Morales, laŭdis la sintenon “dignan kaj demokratian” de la nova ŝtatestro de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, kiu konfirmis politikon de ne enmiksiĝo en la internajn aferojn de la landoj.... Legu pli
Havano, 11 jul (RHK) Aŭtoritatuloj de la ministerioj pri eksteraj rilatoj de Kubo kaj Usono pritraktis en Vaŝingtono la konkretajn rezultojn de la reciproka kunlaboro pri la apliko kaj plenumo de la leĝo, kio ebligis preventi deliktojn kaj procesi leĝoperfortantojn.... Legu pli
Havano, 5 jul (RHK) Kiel membroŝtato de UN, Kubo ratifis la plenumon de la Tagordo 2030 per nova projekcio de la kampanjo Por vivo sen perforto Aliĝu!... Legu pli
Montego Bay, 5 jul (RHK) Komenciĝis la ordinara kunsido de la konferenco de ŝtatestroj de la kariba komunumo (Caricom) en la kongresa centro de Montego Bay en St. James, Jamajko, ĉefe fokusita en la starigo de la ekonomio kaj merkato komuna de Caricom, inter aliaj temoj.... Legu pli
Havano, 2 jul (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, emfazis la prioritaton de turismo por evoluo de la lando, tial ke ĝi fariĝis unu el la branĉoj, kiu alportas pli da enspezoj al la ekonomio.... Legu pli
Meksikurbo, 28 jun (RHK) La kandidatoj al la prezidanteco de Meksiko finis la mitingojn de elekta kampanjo, inter kiuj elstaris tiuj de AMLOFEST de la favorita en la enketoj, Andrés Manuel López Obrador, kiu kolektis pli ol 85 mil personojn en la stadiono Azteca de tiu ĉi urbo.... Legu pli
Bayamo, 28 jun (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, trairis diversajn rizo-areojn de la provinco Granma kaj la urbojn Manzanillo kaj Bayamo, kie li ankaŭ ricevis la varman saluton de ties loĝantoj kaj tie dialogis kun la kamparanoj.... Legu pli
Havano, 27 jun (RHK) Kiel parto de la konstanta pritakso rilate al dudeko da programoj de alta sekvo por la insula evoluo, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel revuis la konduton de la laboreco kaj investo-stato, kiuj nuntempe efektiviĝas en diversaj teritorioj.... Legu pli
Havano, 25 jun(RHK) La prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, Miguel Díaz-Canel gvidis kunsidon de la registara grupo subtene al la ĉefurbo, kie oni pritaksis esencajn temojn por evoluigo de la urbo.... Legu pli
Braziljo, 21 jun (RHK) Politika prizonulo de antaŭ pli ol 10 semajnoj en Curitiba, Luiz Inácio Lula da Silva akceptos hodiaŭ la viziton de sia amiko kaj kamarado, la eksprezidento de Urugvajo José “Pepe” Mujica. ... Legu pli
Havano, 21 jun (RHK) La ministra konsilantaro, kunsidinta en la Palaco de la Revolucio sub gvido de ties prezidanto Miguel Díaz-Canel, analizis la evoluon de la nacia ekonomio en la unua semestro de la jaro; la likvidon de la ŝtata buĝeto 2017 kaj la agkontrolojn faritajn pri ties plenumo; same kiel la evoluon de eksportado, eksterajn kreditojn por investoj kaj eksterlandaj investoj.... Legu pli
Washington, 20 jun(RHK) Grupoj de aktivuloj organizas protestojn en almenaŭ 132 urboj de Usono por manifestacii kontraŭ la politiko de “toleremo nula” de la registaro de Donald Trump, kiu apartigas la familiojnde enmigrantoj en la landlimo, kaj retenas infanojn.... Legu pli
Havano, 20 jun (RHK) La dekkvina internacia kongreso pri reciklado komenciĝas hodiaŭ en la Kongresa Palaco de Havano kun la celo anstataŭi importaĵojn kaj multobligi tiun branĉon de la industria sektoro.... Legu pli