En oficiala vizito dum pli ol 24 horoj al la plej granda el la Antiloj, Francois Hollande plenumis intensan labortagon kaj renkontiĝis kun la prezidento Raúl Castro kaj sekve kun Fidel Castro, historia gvidanto de la kuba revolucio.... Legu pli


En la sidejo de la ministerio pri eksteraj rilatoj efektiviĝis la unua laborkunsido inter reprezentantoj de la Sankta Sidejo, la katolika eklezio de Kubo kaj aŭtoritatuloj de la insulo, kiel parto de la preparlaboroj por la pastra vizito kiun la Papo Francisco faros al Kubo la venontan septembron, informis Cubaminrex en ties retejo.... Legu pli


En Vatikano Raúl dialogis kun la Papo

La kuba prezidento Raúl Castro revenis al Kubo depost plenumi viziton al Alĝerio, Rusio kaj Italio, kiu inkluzivis viziton al Vatikanurbo, kie li trovis grandan gastigemon al la kariba lando.... Legu pli


La kvin kubaj herooj, Gerardo Hernández, René González, Ramón Labañino, Antonio Gerrero kaj Fernando González adiaŭis Venezuelon plenuminte sian unuan viziton kunan al tiu lando depost esti liberigitaj de maljusta enkarceriĝo en Usono kaŭze de sia kontraŭterorisma batalado.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro plenumas sian laborviziton en Rusio okaze de la 70-a datreveno de la venko kontraŭ faŝismo kaj koincide kun la 55-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.... Legu pli


Aŭtoritatuloj de la ministerio pri publika sano informis ke baldaŭ estos oficialigita la laborbrigado de la internacia taĉmento “Henry Reeve” specialigita en la batalo kontraŭ katastrofoj kaj grandaj epidemioj, kiu foriros al Nepalo kun hospitalo-tendo.... Legu pli


La rusa ĉefministro Dmitri Medvédev dankis al la kuba prezidento sian ĉeeston okaze de la omaĝoj la venontan 9-an de majo pro la venko kontraŭ la faŝisma Germanio en la Dua Monda Milito.... Legu pli


Kiel parto de la vizito al Rusio de la kuba prezidento Raúl Castro, li renkontiĝos ĉi-merkrede kun la rusa ĉefministro Dmitri Medvédev por pritrakti la perspektivojn de projektoj de reciproka intereso.... Legu pli


Francio deziras akompani Kubon en la procezo de aktualigo de sia ekonomia modelo, asertis la ŝtata sekretario de komerco ekstera, de turismo kaj de la francoj en eksterlando, Matthías Fekl.... Legu pli


La alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika, akceptis en sia oficiala rezidejo en Alĝerio la kuban prezidenton Raúl Castro kiu plenumas oficialan laborviziton en tiu lando.... Legu pli


Raúl Castro vizitas Alĝerion.

La kuba prezidento Raúl Castro, plenumos tritagan laborviziton en Alĝerio celante plifortigi la reciprokajn rilatojn kun tiu nordafrika lando.... Legu pli


La kuba ŝtatestro Raúl Castro prezidis la amasan marŝadon okaze de la Internacia Tago de la Laboristoj en la Placo de la Revolucio de Havano akompanate de la venezuela prezidento Nicolás Maduro.... Legu pli


Kubo montras sian malfermiĝon al la fremdaj investoj, sed elektante la plej gravajn branĉojn por la lando kaj protektas la landan laboron, emfazis en Havano Alicia Bárcena, ekzekutiva sekretariino de la ekononomika komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio (Cepal).... Legu pli


La kardinalo Beniamino Stella, kiu plenumas viziton al la katolika eklezio de Kubo estis akceptita en Havano de la kuba prezidento Raúl Castro.... Legu pli


Sukcesa librofoiro Kubo 2015.

Kun pli ol 2 milionoj da vizitantoj kaj unu miliono da libroj venditaj, finiĝis en la urbo Santiago de Kubo la internacia librofoiro Kubo 2015, komencita en Havano la 12-an de februaro.... Legu pli


up