Havano, 15 feb (RHK) La irlanda prezidento, Michael Higgins, alvenas hodiaŭ al Kubo por efektivigi oficialan viziton kaj renkontiĝon kun la prezidento Raúl Castro.... Legu pli
Havano, 13 feb (RHK) La franca intelektulo Ignacio Ramonet prezentis en tiu ĉi urbo sian verkon La imperio de gvatado kadre de la 26-a internacia librofoiro, en la halo Guillén en la fortreso de La Cabaña kun enkonduko de Abel Prieto, ministro de kulturo, kaj la ĵurnalistino Rosa Miriam Elizalde.... Legu pli
Havano, 9 feb (RHK) La 26-a Internacia Librofoiro, Havano 2017 estos oficiale inaŭgurita en la fortreso de San Carlos de la Cabaña. La evento estas ĉi-jare dediĉita al la intelektulo kaj politikisto Armando Hart Dávalos.... Legu pli
Moksvo, 8 feb (RHK) La ministerio de defendo de Rusio dementis informon pri atakoj de rusaj aviadiloj en la siria urbo de Idlib, kie forpasis 15 civiluloj, kio originis la komenton de la parolisto de la ĝenerala sekretario de UN, Stéphane Dujarric, pri fortigi la klopodojn por fini la konflikton en Sirio.... Legu pli
Havano, 8 feb (ESPN-RHK) La teamo Criollo de Caguas de Portoriko venkis 1-0 la teamon Aguilas de Mexicali de Meksiko en 10 matĉeroj dum la fina matĉo de la Karibaj sportludoj 2017, ĉi-marde en emocia kaj dramoplena ludo okazinta en la stadiono Tomateros de Culiacán, Meksiko.... Legu pli
Havano, 8 feb (RHK) Ĵurnalisto juna kaj bone preparita povas helpi malmunti torditan opinilinion kiu etendiĝas, kaj povas subteni nin en la defioj alfrontataj de la junkomunista organizo, tiel esprimis Joan Cabo Mijares, membro de la nacia buroo de la junkomunista organizo de Kubo, dum la 2-a renkontiĝo de ĵunaj jurnalistoj kiu finiĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo.... Legu pli
Havano, 7 feb (RHK) La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, dividis kun la junaj kubaj ĵurnalistoj la unuan sesion de la 2-a renkontiĝo kunvokita de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj de Kubo (UPEC).... Legu pli
Unuiĝintaj Nacioj, 7 feb (RHK) La sekureca konsilantaro de UN analizas la strategiojn por venki la islaman ŝtaton (EI), en scenejo kie la terorista grupo ŝajnas perdi terenon.... Legu pli
Havano, 2 feb (RHK) Sesias en tiu ĉi urbo la internacia evento Pedagogio 2017, kies malferma sesio prezentis ĉefprelegon de Elba Rosa Pérez Montoya, ministro pri scienco, teknologio kaj medio (Citma), kiu emfazis ke por tiu sektoro, kreskigi la sekvojn ekonomian kaj socian de la scienco, savgardi kaj evoluigi la homan potencialon kreitan, estas defio.... Legu pli
Karakaso, 31 jan (RHK) La unua kongreso de konstruado de la politika partio de la revoluciaj armitaj fortoj de Kolombio- Armeo de la popolo (FARC-EP) okazos en majo, laŭ informis membro de la sekretariejo de la organizo kaj ano de la paca delegitaro, Pastor Alape, dum intervjuo en la televida programo Paco por Lozano, de la ĉeno TeleSur.... Legu pli
Sancti Spiritus, 31 jan (RHK) La sudamerika brigado de solidareco, formita de 150 membroj el Argentino, Brazilo kaj Ĉilio vizitas la centran provincon Sancti Spiritus por konatiĝi kun ĝia historio kaj kulturo. ... Legu pli
La teamo ĉampiona de Kubo, Alazanes de Granma, kiu reprezentos Kubon en la 59-a kariba matĉo de basbalo, jam havas la liston de ludistoj, anoncis la aŭtoritatuloj de tiu sporto.... Legu pli
Ĝenevo, 25 jan (RHK) Dum kunsido de la komisiono pri scienco kaj teknologio por evoluo, de UN sesianta en tiu ĉi svisa urbo, Kubo defendis la bezonon pri nova internacia ekonomia ordo, en kiu oni eliminu la monopolojn teknologiajn kaj konajn.... Legu pli
Dominika Respubliko, 25 jan (RHK) La 5-a pintkunsido de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibaj, Celac, finiĝas hodiaŭ en la urbo Bávaro, situanta en la oriento de tiu ĉi kariba lando, per adopto de politika deklaro plus aliaj specialaj. ... Legu pli
Quito, 24 jan (RHK) Delegitaro de Ekvadoro, gvidata de la jura sekretario de la prezidanteco, Alexis Mera, vojaĝos la 26-an de januaro al Brazilo por atenti la kazon pri koruptado en Odebrecht.... Legu pli