La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, ankaŭ prezidanto de la organiza komitato de la 33-a Internacia Foiro de Havano, anoncis dum gazetara konferenco ke pli ol 70 landoj konfirmis sian partoprenon en tiu ĉi internacia evento sesionta de la 2-a ĝis la 7-a de novembro.... Legu pli


La respublikana kongresisto de Arkansas, Rick Crawford, plantis semon komence de tiu ĉi semajno en la solvo-serĉado por fini la limigojn al la agrikulturaj vendoj de Usono al Kubo.... Legu pli


La sekretariino pri komerco de Usono, Penny Pritzker plenumis dutagan viziton al Kubo, kie ŝi kunsidis kun la ministro de komerco ekstera kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca.... Legu pli


Alvenis al Havano la unua luita-flugo inter Baltimore kaj la kuba ĉefurbo, kie vojaĝis Steve Schuh, ekzekutivo de la vilaĝo Anne Arundel, deklarinta al la gazetaro ke la “malfermo de rektaj flugoj inter Baltimore Washington Internacia estas kerna avantaĝo kiun ĝuos negocistoj el nia regiono por aliri la kubajn merkatojn”.... Legu pli


Por plenumi oficialan laborviziton alvenis al Kubo Rui Maria de Araujo, ĉefministro de orienta timoro, kiu estas akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro kaj aliaj altrangaj gvidantoj de la insulo.... Legu pli


Ĉi-ĵaŭde komenciĝas oficiala laborvizito de Choummaly Sayasone, prezidento de la popola demokratia respubliko de Laoso kaj ĝenerala sekretario de la popola partio revolucia de tiu azia lando.... Legu pli


Okaze de sia restado en Nov-Jorko por partopreni la ĝeneralan asembleon de UN, la kuba prezidento Raúl Castro plenumas intensan laborprogramon, kiu inkluzivis renkontiĝojn kun siaj homologoj de Rusio, Vladimir Putin, kaj de Francio, Francois Holande; krome, li partoprenis akcepton faritan de la usona prezidento Barack Obama al la ĉeestantoj.... Legu pli


Inter la 6-a kaj 7-a de oktobro, Penny Pritzker, sekretariino pri komerco de Usono restos en Kubo por pritrakti temojn koncerne al la normaligo de rilatoj inter la du landoj kaj fleksigo de la komercaj limigoj, kio estis anoncite de Washington de antaŭ unu semajno.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alparolos ĉi-posttagmeze okaze de la segmento altnivela de la ĝenerala asembleo de UN, kie hodiaŭ komenciĝis la ĝenerala debato kun ĉeesto de pli ol 140 ŝtatestroj, forumo sesionta ĝis la 3-a de oktobro, kun ĉefaj temoj kiel la paco tutmonda, la klimata ŝanĝo, batalo kontraŭ terorismo kaj impulso al la agendo post 2015 por daŭripova evoluo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al Nov-Jorko kie plenumos ampleksan laborprogramon, ĉeestos la plensesion de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj dialogos kun usonaj kaj eksterlandaj personecoj.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro asertis en Havano ke la dialogo inter la registaro de Kolombio kaj la revoluciaj armitaj fortoj- popola armeo (FARC-EP) evoluas sur bona vojo.... Legu pli


La Papo faris historian meson ĉi-dimanĉe en la Placo de la Revolucio de Havano, kie li salutis multajn ĉeestantojn kaj speciale infanojn kaj handikapulojn.... Legu pli


Irina Bokova, ĝenerala direktorino de la UNESCO transdonis la Omaĝan Medalon 70 jaroj de tiu UN-organizo, distingo simbolanta la pacon, al doktoro Eusebio Leal Spengler, historiisto de Havano, en la Palaco de la Dua Kaporalo situanta en la malnova urbocentro, muzeo kies restariga laboro estis subtenata de tiu internacia organizo kaj financita de la Eŭropa Unio.... Legu pli


La prezidentino de Argentino, sinjorino Cristina Fernández de Kirchner, alvenis ĉi-sabate al Kubo por plenumi oficialan viziton en la insulo invitie de sia kuba homologo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro renkontiĝis ĉi-vendrede kun la sinjorino Irina Bokova, ĝenerala direktorino de UNESCO, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo.... Legu pli


up