La plantado de proksimume 750 hektaroj de citrusoj ĉi-jare konfirmas la celon avanci rapide en la substituado de la plej malnovaj areoj kaj la infektitaj de la regiono, sen preteratenti la aplikon de aliaj reguloj kiuj mildigos la detruajn efikojn de la plagoj, speciale de la malsano konata kiel Huang Long Bing, kiu detruis la citrusan plantejon en la regiono situanta en la okcidenta provinco Matanzas.... Legu pli
La usona Senato aprobis ĉi-semajne amendon kiu malpermesas uzi torturon en la demando-proceduroj, kiel la “ŝajnigaj sufokiĝoj aŭ nutrado anusa.”... Legu pli
Gravaj usonaj kompanioj kiel Cargill, Procter&Gamble kaj Caterpillar subtenas la klopodojn de lobiado en la Kongreso por forigi la limigojn de vojaĝoj kaj komerco kun Kubo, entreprenita de la organizo “Engage Cuba”, kiu estis oficiale establita la pasintan mardon en Washington.... Legu pli
La prezidentino de Liberio, Ellen Johnson-Sirleaf, dankis la laboron de la kubaj kuracistoj en la batalo kontraŭ ebolo en sia lando, dum renkontiĝo kun la kuba vicprezidento Salvador Valdés, kiu vizitis la afrikan landon.... Legu pli
La organizo US Agriculture Coalition for Cuba (USACC), kiu arigas pli ol 90 agrikulturajn kompaniojn kaj organizaĵojn ŝtatajn kaj tutlandajn en Usono, kompromititaj kun la normaligo de la eksportado de nutraĵoj kaj agrikulturaj produktoj al Kubo, sendis leteron al la komitato de eksteraj rilatoj de la usona senato, esprimante sian opozicion al kiu ajn intenco limigi la komercon kaj vojaĝojn al la kariba insulo, tiel ke kiu ajn paŝo en tiun direkton estas konsiderata kiel damaĝo por la agrikultura industrio usona kaj por la estonteco de la rilatoj inter la du landoj.... Legu pli
La alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) por eksteraj aferoj kaj politiko de sekureco, Federica Mogherini, akceptis en Bruselo la unuan vicprezidenton de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kiu gvidas la insulan delegitaron al la II-a pintkunsido Celac-EU.... Legu pli
La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel prezidas la insulan delegitaron kiu partoprenos la II-an pintkunsidon Celac-Eŭropa Unio okazonta la 10-an kaj 11-an de junio en Bruselo.... Legu pli
La asesoranto de la kuba prezidento, Abel Prieto Jiménez, alvokis ĉi-dimanĉe batali kontraŭ la malinformado, okaze de la fermo de la internacia konferenco Novaj Scenejoj de la politika komunikado en la cifereca mondo, kiu sesiis ekde la 5-a de junio.... Legu pli
La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel trairis la instalaĵojn de la estonta Agentejo de medikamentujoj konstruata en la okcidenta provinco Pinar del Rio.... Legu pli
La lastan kunsidon de la ŝtata konsilantaro de Kubo, prezidita de Raúl Castro, pritraktis esencajn temojn de la insula ekonomio kiel la kooperativoj, pagosistemoj, koruptado kaj banka sistemo.... Legu pli
La ekskludo de Kubo de la listo de landoj, kiuj laŭ la usona registaro, aŭspicias terorismon, estas unu el la plej elstaraj novaĵoj en Usono dum la semajno.... Legu pli
La demokrata senatano de la ŝtato de Nova Meksiko, Tom Udall, asertis en Havano, ke kreskas la subteno de la du partioj en la usona Kongreso favore al la leĝaj projektoj kiuj forigos la limigojn pri vojaĝoj kaj la agrikultura komercado kun la insulo.... Legu pli
La salvadora prezidento, Salvador Sánchez Cerén, kiu plenumas oficialan viziton al Kubo, estos akceptita ĉi-merkrede de la kuba prezidento Raúl Castro.... Legu pli
La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, taksis motiviga kaj stimuliga la viziton faritan al Salvadoro por partopreni la ceremonion por beatigo de Monsinjoro Óscar Arnulfo Romero.... Legu pli
La delegitaroj de Kubo kaj Usono okazigis labortagon de proksimume sep horoj por skizi la itineron kiu ebligos la restarigon de la diplomatiaj rilatoj kaj malfermon de ambasadejoj en la respektivaj ĉefurboj; ĉi-vendrede la traktato pri tiu temo daŭros en Washington.... Legu pli