Okaze de la 120-jariĝo de la rekomenco de la sendependiga milito sub la organiza laboro de la nacia heroo de Kubo, José Martí, efektiviĝos en la Kongresa Palaco de Havano speciala ceremonio kie oni investos per la titolo Herooj de la Respubliko, la kvin kubajn kontraŭteroristojn , el kiuj la tri lastaj, pasintdecembre estis liberigitaj.... Legu pli


La unua sekretario de la komunista partio de Kubo, la prezidento kaj generalo de armeo, Raúl Castro, prezidis en Havano la X-an plenkunsidon de la centra komitato de la komunista partio, kiu aprobis la planadon de grupo de agadoj kiuj efektiviĝos en la periodo de 2015 ĝis 2018, kio rezultigos la plenumon de kelkaj interkonsentoj subskribitaj de la VI-a kongreso de tiu politika organizaĵo.... Legu pli


La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, akceptis en Havano la sinjorinon Nancy Pelosi, gvidanto de la demokrata minoritato en la Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso, kiu prezidas delegitaron de kongresistoj demokrataj kiu vizitis la insulon.... Legu pli


Vizitas Kubon usonaj senatanoj.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla, renkontiĝis en Havano kun la usonaj senatanoj Claire McCaskill, de Missouri, Amy Klobuchar, de Minnesota, kaj Mark Warner, de Virginia, ĉiuj membroj de la demokrata partio.... Legu pli


La plej granda literatura renkontiĝo de Kubo, la Internacia Librofoiro, komenciĝas hodiaŭ en Havano kun 199 ekspoziciantoj el 31 landoj.... Legu pli


La unua vicprezidento de Kubo, ankaŭ vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj, esprimis dum sia trairado en diversaj centroj ekonomiaj kaj sociaj de la provinco, ke oni devas kohere analizi la procezojn edukajn, produktivajn kaj komunikajn, tiel ke ili inkluzivu la bezonojn kaj potencialojn de ĉiu teritorio por sukcesa kontribuo al la socia kaj ekonomia evoluo de la lando.... Legu pli


Delegitaro el preskaŭ 150 usonanoj vizitantaj Havanon, estis kunvokitaj de la paca organizo “Code Pink”, kaj pledis por ĉesigo de la ekonomia sieĝo altrudata de Washington kontraŭ Kubo kaj por fermi la malliberejon usonan en la provinco kuba de Guantánamo.... Legu pli


La asekura kompanio de ŝtata komerco de Suda Koreio, K-sure, informis ke estis subskribita kompren-memorando kun Kubo por ke la sudkoreaj entreprenoj povu komerci kun la kariba insulo, spite al tio ke Seulo kaj Havano ne havas diplomatiajn rilatojn.... Legu pli


La membroj de la basbala teamo Vegueros de Pinar del Rio, de Kubo, revenis al la insulo depost gajni la kariban matĉon 57-an de tiu sporto, kiu finiĝis ĉi-dimanĉe.... Legu pli


Dum la jara asembleo de la asocio de etagrikulturistoj en la La Palma, provinco Pinar del Rio, la vicprezidento José Ramón Machado Ventura esprimis ke meze de la aktualiga procezo de la kuba ekonomia modelo, oni transdonis pliajn kompetentecojn al la produktivaj unuoj, sed tio ne signifas ke la asocio de etagrikulturistoj perdu sian gravecon.... Legu pli


La ĝenerala sekretario de UNASUR, Ernesto Samper, konfirmis la sintenon de la bloko suda rifuzi unuanime “kiun ajn intencon malstabiligi demokration”, priparolante la temon de Venezuelo.... Legu pli


Profesiuloj pri sanflegado de Dominika Respubliko, Salvadoro, Paragvajo, Kostariko kaj Kubo partoprenas la unuan internacian kurson por preventado kaj alfronto kontraŭ la malsano pro la viruso de ebolo, sesianta en Havano.... Legu pli


La direktorino de la ĝenerala direkcio pri Usono en la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, reemfazis antaŭ la nacia televido, ke la usona sieĝo kontraŭ la kariba insulo ankoraŭ ne finiĝis.... Legu pli


Kubo sin preparas por elekti la lokajn regorganojn la venontan 19-an de aprilo, kaj ekde septembro pasintjare, la ŝtata konsilantaro interkonsentis la kreon de laborkomisionoj en la provincoj kun la celo garantii la organizajn kaj materiajn bazojn de la procezo.... Legu pli


La historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro kaj la elstara brazila intelektulo, Frei Betto, amike dialogis en Havano pri diversaj temoj landaj kaj internaciaj.... Legu pli


up