Havano, jan 6 (RHK) Ni vivas en malsamaj tempoj kaj ni bezonas fari malsamajn aferojn, ni ne povas eniri 2023 plu agante sammaniere, asertis Manuel Marrero Cruz, Ĉefministro de Kubo.... Legu pli


Havano, jan 5 (RHK) La Universitato de Havano (UH), la plej malnova en Kubo, festas hodiaŭ la 295-an datrevenon de sia fondiĝo, kun trajektorio de akademia ekscelenco ligita al la historio de la kariba nacio.... Legu pli


Lima, jan 4 (RHK) La protestoj kaj mobilizoj kontraŭ perua prezidento Dina Boluarte rekomencos ĉi-merkredon, kun amasaj mobilizoj en diversaj departementoj de la lando por postuli liberigon de eksprezidento Pedro Castillo, postulante antaŭigi elektojn.... Legu pli


Havano, jan 4 (RHK) La lastatempa sankcio de Florida tribunalo kontraŭ krozokompanioj celas timigi tiujn, kiuj faras komercon kun Kubo kaj plifortigas la malpermeson de usonanoj viziti la insularon, raportis la ĵurnalo Granma merkrede.... Legu pli


Kun la komenco de nova jaro ne sen defioj, sed plena de espero, kubanoj estas alvokitaj labori por atingi kreskon de la Malneta Interna Produkto ĉirkaŭ 3%, modesta cifero, kiu sendube konsistigas defion por venki cele transpasi la barojn truditajn de la usona ekonomia, financa kaj komerca sieĝo.... Legu pli


Holguin, jan 3 (RHK) Pluraj generacioj de kubanoj en la provincoj orientaj, rememoras dum tiuj ĉi tagoj la trairon de la Karavano de la Libereco, en la 64-a datreveno de la historia evento, kiu, en 1959, kondukis Fidel Castron kaj la Ribelan Armeon de Santiago de Kubo al Havano.... Legu pli


Havano, jan 2 (RHK) Lancet Regional Health Americas aliĝas al la kreskanta listo de prestiĝaj sciencaj revuoj, kiuj rekonas kubajn vakcinojn kontraŭ Kovim-19, publikigante artikolon kun la rezultoj de la fazo III-klinika provo de la vakcinoj #Soberanas.... Legu pli


Havano, jan 2 (RHK) La Unua Sekretario de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, bonvenigis ĉi-lunde la ĵusan enposteniĝon de la brazila prezidento, Luiz Inácio Lula da Silva, kiu estis elektita en oktobro fronte al la ekstremdekstra kandidato Jair Bolsonaro.... Legu pli


Romo, dec 31 (RHK) La papo emerito Benedikto la 16-a forpasis ĉi-sabaton en la monaĥejo Mater Ecclesiae de Vatikano, raportis la direktoro de la gazetara oficejo de la Sankta Seĝo, Matteo Bruni, kiu rimarkis, ke pli da informoj estos donitaj kiel eble plej baldaŭ.... Legu pli


Havano, dec 31 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ salutis la alvenon de la nova jaro kaj ripetis sian alvokon labori kun pasio kaj deziro daŭre venki la neeblaĵon.... Legu pli


La germana sportfirmao Adidas kaj FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia) elektis utiligi Esperanton kiel unu el la lingvoj aperantaj sur la oficialaj pilkoj de la Futbala Mondpokalo 2022. Pri tio UEA informis plej unue pere de la n-ro 1 de Facila Vento, la Kongresa Kuriero de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) Rusa prezidento Vladimir Putin subskribis marde la dekreton pri la respondo de Moskvo al la prezolimo de rusa petrolo trudita de la G7-landoj, EU kaj Aŭstralio. Tiel, la eŭrazia lando ĉesos vendi krudan petrolon al la nacioj, kiuj aliĝis al la decido.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) Kubo plifortigas epidemiologiajn rimedojn por antaŭzorgo kaj kontrolo de Kovim-19 kaj Dengo, laŭ raporto okazinta dum la kunveno de la Portempa Registara Laborgrupo, gvidata de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.... Legu pli


Braziljo, dec 27 (RHK) Delegitaroj el proksimume 120 landoj, inkluzive de 17 ŝtatestroj kaj registaroj, ĉeestos la inaŭguran ceremonion de la elektita prezidento de Brazilo Luiz Inácio Lula da Silva, planitan por la 1-a de januaro, raportis lunde oficiala fonto.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, denuncis hodiaŭ per sia tvitera konto la ligilojn de tiu socia reto kun usonaj registaraj agentejoj por efektivigi psikologiajn militajn agojn kontraŭ Kubo kaj postulis respondon pri la afero.... Legu pli


up