Havano, dec 2 (RHK) Dum laborkunsido de la ministra konsilantaro okazinta en tiu ĉi urbo, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke “2023 devas esti pli bona jaro; ni havas ĉiujn bazojn, krom la konvinko, ke ĝi povas esti pli bona jaro”, estis la opinio de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio.... Legu pli


La 43-a eldono de la Internacia Festivalo de Nova Latin-Amerika Kino komenciĝas ĉi-decembre en Havano kun invito ĝui ĝin laŭstile, post du jaroj da limigoj pro Kovim-19.... Legu pli


Bogoto, dec 1 (RHK) La prezidento de Kolombio, Gustavo Petro, nome de la Ŝtato, petis pardonon ĉi-merkredon al la viktimoj de la masakroj konataj kiel La Granja kaj El Aro en 1996 kaj 1997.... Legu pli


Havano, dec 1 (RHK) La Ŝtata Konsilantaro, konforme al la dispozicioj de la Konstitucio de la Respubliko kaj Leĝo n-ro 127 Voĉdona Leĝo, de la 13-a de julio 2019, konsentis kunvoki la balotantojn de la Respubliko al elektoj naciaj.... Legu pli


Rabato, nov 30 (RHK) La kono de la kubaj majstroj de malpeza rumo, scio, kiun transdonas de unu generacio al alia tiuj fakuloj, eniris hodiaŭ en la Unesko-liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.... Legu pli


Ĝenevo, nov 29 (RHK) Rekone al la pacisma laboro kaj respekto al la internacia juro, Kubo estis elektita Vicprezidanto, reprezentante la Movadon de Nealiancaj Landoj, de la Naŭa Revizia Konferenco de la Konvencio pri Malpermeso de Disvolvado, Produktado kaj Stokado de Biologiaj Armiloj kaj Toksinoj kaj ilia Detruo.... Legu pli


Havano, nov 29 (RHK) La Konsilantaro de Ministroj de Kubo taksis marde la ekonomian situacion de la lando, la ŝtatbuĝeton kaj projekciojn por la venonta jaro.... Legu pli


Havano, nov 29 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel ratifis ĉi-mardon la prioritaton, kiun la energia afero havis en sia lastatempe finita internacia turneo de afrikaj nacioj, Azio kaj Eŭropo.... Legu pli


Havano, nov 29 (RHK) La ministro pri Energio kaj Minoj de Kubo, Vicente de la O Levy, priskribis kiel sukcesan la vojaĝon tra Alĝerio, Rusio, Turkio kaj Ĉinio koncerne la energian problemon, prioritaton en la tagordo de la registaro.... Legu pli


Romo, nov 28 (RHK) En la Palazzo della Cancellería de Vatikano, sub la aŭspicioj de la kuba ambasado ĉe la Sankta Seĝo, estas prezentita la ekspozicio "La Vivo estas Bela" kun verkoj de la kuba plastika artisto Manuel Mendive.... Legu pli


Braziljo, nov 28 (RHK) La perforto, kiu regas hodiaŭ en lernejoj en Brazilo, estos la temo de la Eduka laborgrupo de la transira registaro de la elektita prezidento Luiz Inácio Lula da Silva.... Legu pli


Havano, nov 28 (RHK) La XXa Scienca Kongreso pri Inĝenierio kaj Arkitekturo (CCIA 20) komenciĝos hodiaŭ en Kubo kaj daŭros ĝis la 2-a de decembro en la Havana Kongresejo.... Legu pli


Havano, nov 28 (RHK) Ĉi-dimanĉe, baldaŭ antaŭ la fermo de la balotejoj, 63,85 % de la tuta nombro de la balotantoj registritaj por la municipaj balotoj ekzercis sian voĉdonrajton en Kubo.... Legu pli


Havano,  nov 27  (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ĉi-dimanĉe ekzercis sian voĉdonrajton en la elektoj de delegitoj al la Municipaj Asembleoj de Popolpovo.... Legu pli


Istambulo, nov 26 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kunvenis en tiu ĉi urbo kun turkaj entreprenistoj dum transira halto de sia flugo revene al la kariba insulo.... Legu pli


up