… ĉu oni kredas ke eblos kaŝi tion antaŭ la mondo?

Ne, Kubo jam posedas radiostacion elsendantan al Latinameriko, kaj tion aŭdas sennombraj fratoj de Latinameriko kaj ĉie en la mondo, bonŝance ni ne estas en epoko de diliĝenco. Ni estas en radio-epoko kaj la verojn oni povas porti tre foren.

Fidel Castro Ruz

La antaŭa fragmento de la diskurso elprononcita de Fidel Castro en la funebraĵo de la viktimoj kaŭze de la bombardado kontraŭ la aerbazo de San Antonio de los Baños kaj la flughavenoj de Ciudad Libertad kaj Santiago de Kubo, preludo de la dungosoldata agreso ĉe “Haveno de la Porkoj”, anoncas al la mondo la 16-an de aprilo 1961 la ekigon de radioelsendoj kubaj al eksterlando per la kreado de Radio Havano Kubo (RHK). “Amika voĉo, kiu trairas la mondon”.

Kun la revolucia venko de januaro 1959, la malnova revo de la “barbuloj de la Montoĉeno” iĝas kerna tasko por la landa estraro: konkretigi la funkciigon de RHK, la voĉo de la popolo en Revolucio, kaj tial, ankaŭ voĉo de ĉiuj, kiuj tutmonde batalas kontraŭ la imperiismo kaj favore al memdetermino.

RADIO HAVANO KUBO

Kvankam oficiale RHC estiĝis la unuan de majo 1961, la ideo krei kuban radiostacion internacian naskiĝis en la Montoĉeno Maestra, dum la fina kampanjo kontraŭ la diktaturo de Fulgencio Batista.

Post kiam Che Guevara kreis en februaro 1958 la stacion Radio Rebelde, la stabo de la gerila armeo cerbumis pri la ebleco starigi post la revolucia venko, radiostacion sufiĉe potencan por atingi ĉiujn landojn de la mondo cele diskonigi la veron de la kuba Revolucio.

ĜIAJ ORIGINOJ

En la komenco de la jaro 1959, la usonaj informagentejoj ekigis sian kampanjon kalumnian kontraŭ la revolucia procezo komencita en la insulo.

Dum tiuj tagoj, kiam oni prijuĝadis la ekzekutistojn kaj militkrimulojn de la faligita tiraneco, la informaj transnaciaj medioj tordis la realojn de tiuj okazaĵoj, kaj per priskriboj ŝajne objektivaj, ili informis pri ekzekutoj de “kontraŭuloj politikaj kaj partianoj de Batista.”

Instigite de misinforma lavango pri Kubo dissendita de AP, UPI kaj aliaj transnacioj de informado, la konservativa gazetaro de la kontinento agitis la supozitan perforton de individuaj liberecoj kaj normoj pri homa kunvivado en la insulo.

Ĉiutage, pli organizitaj, okazis tiaspecaj kampanjoj senĉese. Oni intense evoluigis samajn kampanjon en Latinameriko kaj Usono por malamikigi homojn kaj virinojn religiemajn kontraŭ la kuba Revolucio. Tiucele ili diskonigis kalumnian version pri persekutoj kaj murdoj kontraŭ pastroj kaj fermo de temploj kaj preĝejoj. Poste ili kampanjis pri la “patra aŭtoritato” kaj multaj aliaj tendencaj kampanjoj.

La propagando-specialistoj, pagitaj de la malamikoj de la Revolucio, ne ĉesis en sia malnobla tasko fabriki novajn kalumniojn pere de siaj informaj agentejoj kaj aliaj potencaj amaskomunikiloj.

Kun la celo kontraŭstari tiun lavangon de mensogoj, Kubo alvokis la konatan “Operacio Vero”. Preskaŭ 400 ĵurnalistoj el la tuta mondo vojaĝis al Havano kaj tiuj, kiuj deziris kaj povis, spegulis la realon de tio, kion ili propraokule spertis, kio ne kongruis kun disvastigitaj informoj de la gazetaro, radio kaj televido de la kontinento. Poste, estiĝis la vehiklo kapabla disvastigi la kuban realon: Radio Havano Kubo (RHK)

La unua kaj sola kuba radiostacio je mallongaj ondoj por internacia disaŭdigo, naskiĝis kiel esenca bezono de la kuba Revolucio: posedi radian instrumenton je internacia skalo kapabla trarompi la informan sieĝon altruditan ĉirkaŭ nia lando flanke de la propagandaj organoj de Usono kaj ties adeptaj reĝimoj kaj alfronti la bone organizitan kampanjon de kalumnioj ellaboritaj de la usona imperiismo.

Komence de la jaro 1961, la usona registaro jam estis sukcesinta en maniero kaj proporcio konsiderindaj, izoligi Kubon de la mondo, speciale de Latinameriko, popoloj ligitaj al ni per historiaj, lingvaj kaj kulturaj ligoj, samkiel per komunajn realoj ekonomiaj kaj sociaj.

Ĉiuj propagandaj rimedoj imperiaj celis ĉefe silentigi la ekzemplon prezentatan de nia Revolucio al la popoloj. Ili estis subtenataj en tiuj ficeloj de la latinamerika armaturo oligarkia.

Kion pli kaŝis la imperiismo dum tiuj monatoj de 1960 kaj 1961 per tiu informa kaj kultura sieĝo kontraŭ Kubo?

Silento estis bonega helpilo por entrepreni agreson kaj krimon, por detrui per milita ago la revolucian ekzemplon, kiu fontis el Kubo. Estis nepra la silent-kunkulpo.

Dum la kuba popolo sin preparis por defendi la suverenecon kaj integrecon de sia teritorio, oni aŭskultis jam en la komencaj semajnoj de 1961, provlude, etajn programojn faritajn en la unua internacia radiostacio de Kubo. La provizora identigilo, “Mallonga Ondo eksperimenta”, trairis la eteron kaj gajnis aŭskultantojn eksterlande.

ONI NE POVOS KAŜI LA VERON

Per komenca mesaĝo lanĉita en februaro 1961, malfermiĝis la unua breĉo en la informa sieĝo kontraŭ Kubo. Eta transmisiilo elsendis la unuajn programojn en la hispana lingvo al la regiono de Centrameriko. Finite la eksperimento, la estonta Radio Havano Kubo elpruviĝis en vero dum la milita invado okazinta tra Plaĝo Girón ĉe Haveno de la Porkoj tiun saman jaron.

La 15-an de aprilo Radio Havano Kubo informadis pri la atako al tri kubaj flughavenoj, kiuj celis detrui surtere la malmultajn batalaviadilojn poseditajn de la naskiĝanta aerforto, kaj tiel faciligi la invadon de la dungitaj soldatoj, kiujn oni faris du tagojn poste tra Plaĝo Larga kaj Plaĝo Girón.

Dimanĉe la 16-an, la radiostacio elsendis la funebraĵon de la viktimoj de la bombardado, kie la ĉefkomandanto Fidel Castro parolis kaj proklamis la socialistan karakteron de la kuba Revolucio. En tiu historia parolado kaj kiam la usonaj imperiistoj fidis je tio ke la silento-senpuneco ebligos kaŝi la veron pri la perfida agreso, Fidel deklaris: ĉu ili kredas ke eblos tion kaŝi antaŭ la mondo…? Ne. Kubo jam posedas radiostacion elsendantan al Latinameriko, kaj tion aŭskultas sennombraj fratoj en Latinameriko kaj tutmonde”.

Dum niaj homoj batalis en la duoninsulo de Zapata por forpeli la invadintojn, Radio Havano Kubo denuncis la imperiistan agreson, diskonigis la gazetarajn komunikojn pri la evoluo de la okazaĵoj, kaj laste, tiun de la decida venko de nia popolo. Iom post iom la muziknotoj de la Marĉo de la 26-a de julio, identigilo de la nova radiostacio, trairis la eteron seninterrompe, tagon post tago kaj horon post horo.

La 1-an de majo 1961, kiam la popolo publike festis la venkon de Plaĝo Girón, oficiale estis inaŭgurita Radio Havano Kubo; tiel komenciĝis kresko-procezo. Ekzistis jam io pli ol la modesta kaj malgranda transmisiilo, kiu tute taŭgis por la eksperimenta ondo. Ĝia mesaĝo etendiĝis tra tuta Suda kaj Norda Ameriko, poste kreskis laŭ la tempopaso ĝis dissendi en naŭ lingvoj: hispana, franca, angla, portugala, araba, keĉua, gvarania, kreola kaj esperanto.

Situanta en centra avenuo de Havano, nome Infanta, Radio Havano Kubo dividis sesetaĝan konstruaĵon kun du radiostacioj tutlandaj, Radio Progreso, La Ondo de Ĝojo, kaj CMBF, Radio Muzika Nacia. Nuntempe, nur Radio Progreso kaj Radio Havano dividas saman konstruaĵon.

Niaj elsendoj atingas la mondon en naŭ lingvoj dum pli ol 30 horoj de tagaj programoj, esence noticaj, kvankam ankaŭ oni dediĉas gravajn spacojn al la plej reprezenta muzika kreaĵo tutlanda.

Do, aŭskulti Radion Havanon Kubon, estas eniri la vivon de popolo, kiu konstruas ĉiutage sian destinon, sen enmiksiĝojn nek receptojn truditajn de eksterlande.

Senĉesa kontribuo pri novaĵoj al la ciferecaj retoj mondaj.

Radio Havano Kubo ekofertis informojn al la reto jam antaŭ ekzisto de Interreto. En 1992 la departemento de angla lingvo de la radiostacio ekkunlaboris en la konferenco “reg.cuba” de la retejoj igc.apc kun sidejo en Kalifornio, sendante ĉiutage ĉiujn novaĵojn naciajn kaj internaciajn redaktitajn en la angla.

La unua retpaĝo de Radio Havano Kubo inaŭguriĝis okaze de nova datreveno de la radiostacio, la 1-an de majo 1997. Tiutempe, aliro al interreto en Kubo estis ege limigita. Tiu unua paĝo estis desegnita de la kolegoj de Blythe Systems, kies sidejo estis en Nov-Jorko, kiuj siaflanke gastigis la paĝon en sia propra paĝo konata kiel New York Transfer pri alternativaj informoj.

En 1997, per teknologia pliboniĝo, Radio Havano Kubo ekkreis sian propran retejon kun sidejo en Kubo, en la servilo de Colombus . Sekve oni aldonis gravajn sekciojn, servojn kaj disaŭdigon en reala sono per Interreto, tiel ke la radiostacio aŭskulteblas ekde kiu ajn loko.

En septembro 2002 oni redesegnis la paĝon en la samaj kvar lingvoj angla, hispana, franca kaj Portugala kaj oni aldonis retejon pri La Kvinopo, la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj, en ses lingvoj angla, hispana, franca, kreola, esperanto kaj portugala.

En aprilo 2003 la retejo de Radio Havano Kubo gajnis la Grandan Premion en la 25-a Nacia Festivalo de Radio, por la unuafojo donita al retejoj de la sistemo de radiostacioj de Kubo.

En februaro de 2004 denove la retejo ricevas la Grandan Premion en la 26-a Nacia Festivalo de Radio por retejoj de la kuba sistemo de radiostacioj.

up