Antono Gutérres: COVID-19 estas nia komuna malamiko

Editado por Maritza Gutiérrez González
2020-03-25 11:16:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Antonio Gutérres, ONU

La ĝenerala sekretario de UN, Antóno Gutérres sendis mesaĝon al ĉiuj nacioj emfazante ke nia mondo frontas komunan malamikon, COVID-19.

En sia mesaĝo Gutérres esprimas ke la viruso ne interesiĝas pri nacieco aŭ etneco, partio aŭ kredo. Ĝi atakas ĉiujn homojn, senindulge.

Dume, armita konflikto daŭre furiozas tra la mondo.La plej vundeblaj – virinoj kaj infanoj, handikapitoj, la marĝenaj kaj la dislokitaj – pagas la plej altan prezon.Ili estas ankaŭ la plej senŝirmaj kontraŭ plene detruaj perdoj pro COVID-19.

Ni ne forgesu, ke en landoj ruinigitaj pro milito, sansistemoj kolapsis.Profesiuloj pri sano, jam malmultaj, estas ofte aparte minacataj.Rifuĝintoj kaj aliaj personoj dislokitaj pro perforta konflikto estas duoble vundeblaj.La furiozo de la viruso montras la stulton de milito.

Jen kial hodiaŭ mi alvokas al tuja tergloba pafĉeso en ĉiuj anguloj de la mondo.

Venis la momento por forŝlosi konflikton kaj kune fokusiĝi je la vera granda barakto por niaj vivoj.Al militaj partioj, mi diras:Retiriĝu el minacado. Flankenmetu malfidon kaj malamikecon. Silentigu la pafilojn; haltigu la artilerion; ĉesigu la bombadon.

Temas pri decidiga momento…

Por helpi krei koridorojn por vivosava subteno.Por malfermi valorajn fenestrojn por diplomatio.Por alporti esperon al lokoj inter la plej vundeblaj de COVID-19.

Ni inspiriĝu de koalicioj kaj dialogado kiuj iom post iom formiĝas inter rivalaj partioj por ebligi komunajn alfrontojn al COVID-19. Sed da tiuj ni bezonas multe pli.

Finu la malsanon de milito kaj kontraŭbatalu la malsanon kiu ruinigas nian mondon.Ĉio komenciĝas per militohalto ĉie. Tuj.

Jen tio kion bezonas nia homa familio, nun pli ol iam ajn antaŭe.

 

Fonto: UEA kaj www.esperantoporun.org.



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up