Alejandro Gil Fernández, unua vicministro kaj ministro de ekonomio
Havano, dec 4 (RHK) La kuba ministro pri ekonomio Alejandro Gil, partoprenis ĉi-ĵaŭde la televidan programon Ronda Tablo kie li detaligis la progresojn de la sociekonomia strategio de la lando meze de la nuna kunteksto de krizo tutmonda kaj la pandemio.
Pri la vendejoj en konverteblaj pesoj, li klarigis demandojn de la civitanaro, kaj emfazis ke temas pri nepra decido por garantii valuto-kapton.
Li klarigis la streĉan ekonomian situacion travivatan de la insulo ĉefe ekde la dua semestro de 2019, ĉefe pro la akriĝo de la ekonomia sieĝo de Usono, la financa persekuto al ĉiuj agadoj de la lando, la krizo de brulaĵoj kaj nuligo de la krozadŝipoj, ĉio decidita de la usona administracio por sufoki la insulan ekonomion.
Aldone, la pandemio kondukis nin al scenejo tute escepta pro la fermo de landlimoj kaj paraliziĝo de grava parto de la produktiva agado, pliaj elspezoj por la publika sano kaj paraliziĝo de multaj sektoroj en la ne ŝtata sektoro, plu perdo de enspezoj pro la turisma agado, kiu estas la ĉefa enspezofonto de la lando.
Fronte al tiu scenejo oni povintus respondi diversmaniere, ekzemple, kun pli da mankoj da provizaĵoj, prezo-altigo, mallumigoj, tamen, tiuj ne estis la respondoj de la kuba registaro, ĉar la strategio estis eltrovi solvojn por favori la plimulton de la loĝantaro.
Li klarigis pri la milionaj elspezoj de la pandemio, ekzemple, por fari testojn PCR pri Covid-19, interalie.
Sen tiuj vendejoj en konvertebla valutro, kiel ni povintus financi la rimedojn bezonatajn por havi, almenaŭ ĉe la minimumo, la ofertojn en la vendejoj per nacia mono? Kiel ni povus financi la elspezojn de elektro, medikamentoj, de publika sano?
Kvankam tiu decido ne estas ideala, estas la plej proksima al la nuna kunteksto, li aldonis. Estas decido por savi tion, kion ni havas kaj permesas al ni kapti valutojn.
La ministro emfazis ke nenio estis improvizita, ankaŭ ne pri la Covid, ĉar oni aprobis strategion ekonomian integralan, kun ampleksigo de tiuj vendejoj, inkluzivante nutraĵojn kaj aliajn produktojn, ĉar dekomence oni vendis aliajn produktojn, kiuj antaŭe estis aĉetitaj eksterlande.
Tri ĉefaj celoj estas doni iun nivelon de ofertoj, kvankam ni scias ne por ĉiuj; ankaŭ kapti fortan valuton por anstataŭi enspezojn de aliaj fontoj kiuj nun mankas, kiel turismo; kaj redistribui tiujn valutojn al la cetero de la ekonomio, aparte al la nacia industrio kies kapacito estas bona, sed mankas financado.
Oni devas konsideri ke por garantii la konsumon de la socio, tio estas, 11,2 milionoj da kubanoj, la lando devas importi grandajn kvantojn da nutraĵoj en la internacia merkato. Ekzemple, la baza familia konsumo plus la socia konsumo
Bezonas elspezojn je 746 milionojn da dolaroj nur en 4 produktoj, nome, tritiko, lakto, rizo kaj kokida viando.
Tial, ni ne hontas pro la bezono havi tiajn vendejojn, ĉar “tia decido estas revolucia, kiu celas egalrajton kaj justicon”
Ne temas pri ŝoka regulaĵo, sed tute male.
Tamen, li aldonis, la strategio ne estas vendi per dolaroj, sed produkti pli, esti pli efikaj kaj havi pli bonan kontrolon de la rimedoj.
Li emfazis ke estas tute falsa ke en la momento kiam oni eliminu la konverteblan kuban peson, tiuj vendejoj transiros al konverteblaj valutoj eksterlanda.
Ankaŭ klarigis ke Kubo ne nur vivas per monsendaĵoj, ĉar oni faras gravajn investojn en la nacia produktado de cemento, nutraĵoj, bioproduktoj kaj aliaj.