Dialogo kun Mauro Alboresi pri la rolo de La Zono kaj Vojo en la socia evoluo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2023-10-13 10:26:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Mauro Alboresi, itala komunista partio

Mauro Alboresi estas la ĝenerala sekretario de la Itala Komunista Partio. Antaŭe li estis metalmekanika laboristo kaj metia edukisto. Sekve, kiel sindikata direktanto, profunde kaj konkrete engaĝiĝis en la laboristaj kaj sociaj temoj, tiele fariĝanta politika gvidanto.

El Popola Ĉinio: En la pasintaj dek jaroj pli ol 150 landoj kaj 30 organizoj subskribis kunlaborajn dokumentojn kun Ĉinio pri la konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj hodiŭ la iniciato jam estas la plej populara internacia kunlabora publika produkto kaj plej granda kunlabora platformo en la mondo, do vi, kiel fakulo pri internaciaj rilatoj, kiel taksas ĝin?

Mauro Alboresi: La Itala Komunista Partio ĉiam esprimis sin favore al la iniciato "La Zono kaj Vojo".
Tio substrekas, ke ĝi ne devus esti konsiderata simple kiel la pruvo de la pliiĝo de Ĉinio sur la tutmonda scenejo, de la ŝanĝoj kiuj okazis je tiu nivelo, sed prefere kiel pruvo de tiuj ŝanĝoj, kiuj estis atendataj laŭ tiu vojo, kiu substrekas, ke nia atento devus esti direktita al plena kompreno de tia iniciato.
Ni do subtenis kaj daŭre subtenas tion, kion ĝi alportis kaj kunportas, kio ĝin karakterizas, tio estas, la redifino de vasta geografia areo, kiu entenas tri kontinentojn kaj kiu, per diversaj specoj de infrastrukturoj, celas esti ĉiam pli interligita, projekciita al novaj niveloj de materia evoluo, novaj sciencaj kaj kulturaj interŝanĝoj.
Rilate al tio, ni donis grandan gravecon al la subskribo de la memorando pri la iniciato "La Zono kaj Vojo" inter la ĉina kaj la itala registaroj, la 23an de marto 2019.

El Popola Ĉinio: Laŭ vi, kian rolon la iniciato ludas en la socia disvolviĝo en la aliĝintaj landoj? Kaj kian rolon ĝi havas en la internaciaj rilatoj?

Mauro Alboresi: La rolo de la iniciato pri la socia evoluo de la landoj, kiuj aliĝas al ĝi, kiel substrekis multaj observantoj, estas tre markita.
Multaj emfazis la ekonomian signifon de la infrastrukturaj projektoj inter Ĉinio, Eŭropo kaj la Orienta Afriko (taksita je 1 000 miliardoj da usonaj dolaroj) kaj substrekis la valoron, kadre de komuna volo, de la interkonsentoj inter la diversaj landoj, iliaj institucioj kaj kompanioj, koncerne al multoblaj sektoroj (por Italio, kune kun rilataj agadoj, ĉi tio estis taksita je pli ol 20 miliardoj da eŭroj). Multaj evidentigis precipe la sociajn sekvojn de la iniciato, kiu influas tre malsamajn realojn, instigante ilian evoluon kaj integriĝon.
La iniciato temas pri inkluziva aliro, kun signifaj sekvoj je la nivelo de la internaciaj rilatoj, konfirmante la ĉinan elekton labori por realigi komunan tutmondan administradon, kiu valorigas similecojn prefere ol diferencojn, kiu rekomendas pacon kaj kunlaboron, kiu zorgas pri komunaj interesoj. Elekto tute kongrua kun la ideo pri la homara komunumo de komuna estonteco, pri kiu la pensoj de Xi Jinping vaste disvastiĝis.

El Popola Ĉinio: Ĉu la iniciato motivigas la interkomprenon inter la popoloj ĉina kaj eŭropa?

Mauro Alboresi: Ni certe estas antaŭ iniciato, kiu instigas kaj akcelas konon kaj komprenon inter diversaj popoloj, inter la ĉinoj kaj la eŭropanoj, inter diversaj jarmilaj historioj kaj kulturoj.Tio estas absoluta bezono, eĉ kaj ĉefe en nuna tempo, markita de signifaj streĉiĝoj, kiuj, kiel instruas la historio, ofte estas rezulto de malfido devenanta de reciproka malkono.

 El Popola Ĉinio: Kiel vi atendas pri la estonteco de la konstruado de "La Zono kaj Vojo"?

Mauro Alboresi: La estonteco de la konstruado de "La Zono kaj Vojo", koncerne la Eŭropan Union, precipe Italion, estas forte kondiĉita de la nunaj politikaj procezoj.
Fakte, la komenca pozitiva aliro estis anstataŭigita per aliaj konsideroj, precipe de geopolitika naturo. La ĉefa pensdirekto fariĝis tiu de kritiko de la subskribo de tiu memorando fare de Italio, la unua EU-lando kiu faris tion, substrekante, ke per ĝi la diversaj eŭropaj landoj estis puŝitaj "rigardi orienten", kaj oni konsideris, ke ĝuste pro tio okazis malpliboniĝo de la jam tre longa ligo kun la alia flanko de Atlantiko.


Kune kun la firmiĝo de la eŭroatlantika pakto gvidata de Usono, post tio, ke Joe Biden estis elektita kiel prezidento de Usono,tiu sinteno fortikiĝis, kaj kune kun ĝi akriĝis la kritikoj al Ĉinio, difinita kiel sistema kontraŭulo. Pli ol unu politika observanto substrekis, ke la subskribo de la memorando kun Ĉinio estis konsiderata heterodokseco, kiu kontribuis al la falo de la registaro de Giuseppe Conte kaj la sekva sukceso de la registaro de Mario Draghi, kiu fariĝis diligenta subtenanto de ĉi tiu pozicio.


Poste, alvenis la registaro de Giorgia Meloni, kiu faris nord-atlantismon kaj eŭropismon kiel sian propran flagon, kaj kiu pri financaj kaj ekonomiaj aferoj tute akceptis "la laborprogramon de Mario Dragi”, do la pridubado de la memorando suferis plian impulson kaj finfine konkretiĝis ĉe la pintkunveno de G20 okazinta en Barato en la lastaj tagoj. Ĉi-okaze, kiel oni scias, la prezidento de la itala Ministra Konsilio, Giorgia Meloni, renkontante la ĉinan ĉefministron Li Qiang, komunikis la decidon de la itala registaro "formeti la Silkan Vojon", konsideratan ne sufiĉe avantaĝa, kaj samtempe ŝi informis lin pri la volo relanĉi la kunlaboran interkonsenton inter la du landoj subskribitan jam en 2004 fare de la Berlusconi-registaro.

Nia opinio pri la temo ne ŝanĝiĝis, ĝi ne ŝanĝiĝas, ni daŭre konsideras, ke "La Zono  kaj Vojo" estas elekto de absoluta graveco kaj intereso por la diversaj realoj koncernataj, kaj ni esperas, ke ĝi povos plene sukcesi.


Intervjuita de Chen Ji kaj Pietro Fiocchi

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up