Kuba metodo de alfabetigo: sociaj sekvoj en Latinameriko kaj rolo de la amaskomunikiloj.

Édité par Maritza Gutiérrez González
2025-01-02 10:17:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Mi ja povas, kuba alfabetiga metodo

Unesko  agnoskis ke la internacie proklamita celo por redukti analfabetecon en la jaro 2015  estas ne realigebla,  tiel ke oni alvenos al tiu jaro kun simila nombro da analfabetoj en nia planedo, tio estas,  pli ol 774 milionoj el kiuj 72 milionoj estas infanoj sen lernejoj kaj bezonatas pli ol 30 milionoj instruistoj.

 En sia raporto pri apliko de la Internacia Agadplano por la Jardeko de Alfabetigo de UN, laŭ la rezolucio 59/149 de la Ĝenerala Asembleo, la ĝenerala direktoro de UNESKO esprimis:

“ La (kuba) programo Mi ja povas estas dividata de kelkaj landoj de Latinameriko kaj Karibio por impulsi alfabetigon efikan kaj je malalta kosto. La metodo estas uzata en Bolivio,

Brazilo, Kubo, Ekvadoro, Grenado, Gvineo-Bisaŭo, Honduro, Meksiko, Mozambiko, Nikaragvo, Nov-Zelando, Paragvajo, Peruo, Dominika Respubliko, Sudafriko, Orienta Timoro kaj Venezuelo. Ĝi uzas kombinon de edukado je distanco kaj ĉeesta instruado kun personigita karaktero”.

Sendube, la noveca alfabetiga metodo  “Mi ja povas” kreita en la jaro 2000, nuntempe uzatas en dudeko da landoj el ĉiuj kontinentoj kaj baziĝas esence sur aŭdvida materialo; ĝi gajnis la internacian premion de edukado Reĝo Sejong  de UNESKO en la jaro 2006.

La  sistemo faciligas solvon de universala problemo por tiuj  landoj kun plej granda nombro da analfabetoj, tio estas, manko de instruantoj, eĉ por alfronti la elementan edukon.

Kreita de la kuba profesorino Leonela Relys, ni parolas  pri metodo kiu iras de konitaĵoj (numeroj) al nekonitaĵoj (literoj) kaj bazitas sur sperto. Temas pri integriga metodo kiu konsistas el tri etapoj: trejnado, instruado lego-skriba kaj solidiĝo.

La  alfabetiga programo konsistigas parton de interkonsentoj inter la diversaj landoj kaj estas aparte impulsata de la regiona integriga projekto konata kiel Alternativo Bolivara por nia Ameriko (ALBA) iniciatita de Venezuelo.

Ĝi daŭre havas subtenon de Unesko  tial ke la programo tute kongruas kun la celoj de tiu ĉi internacia organizo cele al reduktigo de analfabetismo sur nia terglobo.

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up