José Martí: De kie kreskas la palmo.

Édité par Maritza Gutierres González
2014-01-06 11:24:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Januaro la 28-an oni omaĝas en Kubo kaj la hispanamerika mondo, la naskiĝon de la nacia heroo de Kubo,  José Martí, kies vivo kaj verko validas en la nuntempa vivo de la kuba popolo, laboranta por konstrui pli bonan socion.
 
La koncepto de Martí “Patrio estas homaro” estas fundamenta aspekto tre valida en la kuba nuntempeco. Ĝi posedas kiel kerna elemento la difinon de Patrio ne nur kiel fizika kaj kultura vasteco kiu koincidas kun la lando, sed ankaŭ la humanista penso kiu trarompis la tradiciajn limojn rilataj al multaj aspektoj kiuj ĉirkaŭas homojn, kaj tial por Martí la patrio preteriras geografiajn limojn. Li konsideris ke la homoj devas prizorgi ĉion koncernan al la homa ekzisto.
 
Martí deklaris sian admiron pri la ideoj de Simón Bolívar pri integriĝo de niaj landoj en unu solan patrolandon. Por li integriĝo ne signifas perdon de identeco nacia, sed male, li firme kredis ke defendo de nacia identeco permesus al la popoloj pli fundan interkonatiĝon por krei grandan familion; tiurilate li multe studis kaj verkis pri la diferencoj inter Norda Ameriko kaj Hispanameriko, kiun li nomis Nia Ameriko. Li estis konvinkita ke ekzistis multaj similecoj kaŭze de tre proksima historio, origino, evoluo, malamikoj komunaj, similaj kulturaj etapoj, kio inkluzivas komunan lingvon por granda plimulto de tiu ĉi nacioj.
 
La doktoro Carlos Palacio Fernández, studemulo pri la vivo de Martí, iam responde al demando pri la konata koncepto de Martí rilate al la Patrio, esprimis la jenon: “La ampleksigo de la koncepto de Patrio farita de Martí al realo pli trascenda nepras por sukcesi en kiu ajn integriga projekto, kie integriĝo estu bazita sur kunlaboro.”
 
La eseo verkita de Martí sub la nomo Nia Ameriko, klare prezentas tiun ĉi ideon por transiri la mallarĝan koncepton pri patrio, kiu karakterizas la historion de la lastaj jarcentoj kiel esprimo de egoismo burĝa. En tiu ĉi teksto Marti taksas tiun ĉi sintenon vilaĝana kaj por ĝin superi alvokis la landoj interkonatiĝi por posta proksimiĝo kaj unuiĝo.”
 
Fakte, por Martí la Patrio etendiĝas, rompas la tradiciajn limojn.  Tie kuŝas  la granda tasko de Latina Ameriko kaj Karibio hodiaŭ, pri kiu evidentiĝas solidaj paŝoj nuntempaj kiel la Bolivara Alianco por la popoloj de Nia Ameriko (ALBA) impulsata de Venezuelo kaj Kubo kune kun grupo de solidaraj landoj de la regiono, kiuj realigas sociajn projektojn tre revoluciajn kiuj alportas solidaremon, instruadon, sanon kaj amon al milionoj da homoj tra la mondo.
 
Se vi volas alproksimiĝi al  la vivo de tiu elstara kubano, konatiĝi kun lia arto kaj poezio, ni rekomendas al vi la samtitolan libron, De kie kreskas la palmo, verkita por la esperantistaro en esperanto kaj trovebla ĉe la libroservo de UEA kaj de Flandra E-Ligo.


Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up