Kubaj sciencistoj kaj kuraĝigaj eltrovoj submaraj

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-08-19 10:34:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: cadenagramonte.cu

Unu el la plej esperigaj kaj kuraĝigaj eltrovoj de Ĉirkaŭvojaĝo tra Kubo farita de kubaj sciencistoj  estas la konstato pri bone konservitaj populacioj de specioj loĝantaj ĉe la maraj profundoj ĉirkaŭ la insularo, inter tiuj estas ke oni eltrovis tre bone konservitan specion de tiel nomata  Acropora palmata aŭ alko-korno sur la kresto antaŭ Plaĝo Bonita (Bela), en Insuleto Sabinal.

En  la profilo de Sekreta Naturo ĉe Fejsbuko, D-rino Patricia González atentigis, ke observi la sanon de la plenkreskaj kolonioj de la specio, deklaritaj Endanĝerigitaj en 1996 de la Internacia Unio por Konservado de Naturo, estis "preskaŭ "vojaĝo reen en tempon.”

Same, specialistoj kontrolis, ke novaj kolonigoj konkeras surfacojn, kiuj antaŭe estis skeletoj  de la sama specio, kaj reproduktiĝas sensekse per fragmentiĝo (el pecoj de falintaj branĉoj).

La mara esploristo konsideris la eblecon kategoriigi la protekton de la kresto kun la celo certigi daŭrigeblan administradon kaj uzon de ĉi tiu rimedo kaj iel profitigi lokajn loĝantojn de la provinco centrorienta Camagüey.

Acropora palmata protektas la marbordojn kontraŭ la atakoj de ondoj kaj kontribuas al la malantaŭa areo de la krestoj (al tero) havante pli trankvilajn kaj stabilajn akvojn por ke la marherba ekosistemo povu disvolviĝi, protektante la marbordan regionon kaj la mangrovojn,  kiuj tie disvolviĝas, krome, ĝi provizas ŝirmejon al diversaj organismoj kiel moluskoj, krustacoj kaj fiŝoj.

 

Foto: cadenagramonte.cu

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up