La dua urbo de la kariba insulo iras survoje al la 500-jariĝo kun ampleksa programo por revigligi kaj plibeligi la historian centron kaj la plej signifoplenajn lokojn de la teritorio.
Laŭ informoj de la arkitekto Omar López, direktoro de la Oficejo de la Urbo-Konservisto, la programo apartenas al la fonda nodo kiu iras ekde la centra Parko Céspedes kaj ĝia ĉirkaŭaĵo; la laboron oni planas fini antaŭ la 25-a de julio 2015, dato kiu markas la historian deklaron faritan de Fidel Castro pri la revolucia venko de antaŭ 55 jaroj.
Oni laboras en la restarigo de la katedralo kaj la malnova placo de la armiloj, la rekupero de diversaj domoj en la urbocentro kaj la balkonoj koloniaj; same, ene de 16 stratblokoj ĉirkaŭaj oni projektas krei la koridoron deklaritan Homara Heredaĵo Las Enramadas, kiuj krome transformos la popularan straton en allogan promenejon kaj renovigos la kvarstelan hotelon Imperial kaj aliajn koloniajn domojn.
Konsiderante la gravecon de la konservaj agadoj en la areo monumenta, tio estas, la Placo de Marso kaj la tombejo Sankta Ifigenia, interaliaj, oni restarigos la kulturajn vesperojn de la centra strato Heredia kaj rekonstruos la malnovan Placon de Mercado.
Por havi kompletan vidon de la urbo inter la maro kaj la montoj, oni aligos la ĉemaran promenejon nomatan Alameda al sistemo de parkoj, fontanoj kaj moleo kun la turisma aŭtovojo, kiu ĉirkaŭiras la havenon ĝis la loko kie staras la kastelo de la lumturo (Castillo del Morro), kio ebligos spekti la belan pejzaĝon ekde la tero aŭ de la maro.
Simile oni planas la integralan revigligon de la aldona pejzaĝo de El Cobre, (kie situas la preĝejo de la virgulino de La Caridad) kaj la restarigon de la montara regiono kie staras la konata Granda Ŝtono kaj la kafplantejoj malnovaj La Isabélica kaj Fraternidad per la arkeologiaj vojoj La vojoj de la Kafo, i.a.
Articles en relation
Commentaires
Laissez un commentaire
Tous les champs sont requisPlus de visites
- Le ministre cubain des Affaires étrangères : « La décision la plus correcte serait de lever le blocus »
- Díaz-Canel qualifie de correcte, bien que tardive et limitée, la décision d'exclure Cuba de la liste fallacieuse (+Post)
- Cuba remercie le monde entier pour son exclusion de la liste fallacieuse des États-Unis
- Les États-Unis font des pas dans la bonne direction, mais le blocus demeure
- Le ministre colombien des Affaires étrangères condamne la proposition d'ingérence contre le Venezuela