Nicolás Guillén kaj la kuba poezio

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-07-06 10:01:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nicolás Guillén kaj lia verkaro

Grava kontribuanto al formado de nia nacia kulturo kaj identeco, Nicolás Guillén  estas tiu, kiu pliproksimigis nin al la afrikdevenaj radikoj kiuj elformis la kuban naciecon en sinkretisma kombino kun la hispanaj radikoj.

Respondu vi estas poemo de la libro Havas mi aperigita en la jaro 1964 meze de nova erao kaj transformoj de la vivo en la insulo; ĝi spegulas tiun senton kiu premas grandan kvanton da homoj kiuj pro plej diversaj kialoj restas for de sia patrolando, sed multe pli tiuj kiuj foriras forlasante siajn plej intimajn ecojn.

Nicolás Guillén speciale ŝatis la protugalan vorton saudade, kiun li  lernis en Brazilo, ĉar  li spertis ĝin  proprakarne. Ĝi signifas nostalgion, kaj la poeto- dum siaj oftaj vojaĝoj tra la mondo-  ĉiam suferis nostalgion pro la naskiĝlando, deprimite de enormaj deziroj reveni al Kubo.

Naskiĝinte en la urbo Camaguey la 10-an de julio 1902, Guillén, kvankam regate de sopiro vojaĝi tra la mondo, estis,  esence, provinca homo.

Lia tuta vivo estis markita pro la signo de tipografio. En la jaro 1921 li revenis al Havano pro la bezono atingi siajn celojn, li klopodis rekomenci sian universitatan studadon, sed definitive devis rezigni pri tio kaj reiris al Camaguey, jam en 1922 kiam decidis arigi la poemojn de sia libro Cerbo kaj koro publikigita nur en la jaro 1964.

En la jaro 1926 Guillen decidis ekloĝi en la ĉefurbo kie li restis sian tutan longjaran ekzistadon kaj fine de 1928 li ekkunlaboris en la paĝoj Idealoj pri raso de la marista ĵurnalo.

La jaro 1930 markis la aperon de lia poste fama poemlibro Motivoj de soneo kies titolo devenas el soneo, muzika ĝenro  evoluinta dum la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, atinginta sian apogeon en la 30aj jaroj kiam jam ekzistis pluraj komponistoj kun originalaj muzikaĵoj ege populariĝintaj.

En tia sonea etoso naskiĝis la libro Motivoj de soneo. Pri ĝi li  mem esprimis  en 1945:...la naskiĝo de tiaj poemoj ligitas al sonĝa sperto....

Nicolas Guillen fariĝis  voĉo de la kuba popolo. La 16-an de julio 1989 je la aĝo 87ª,  forpasis Nicolás Guillen en Havano. Jam tiam lia voĉo estis rekonata kiel la Nacia Poeto, tiu kies du avoj, la nigra kaj blanka, ĉiam influis lian tutan vivon per tiu ritmo unika de siaj poemoj kiel tiu nomata Soneo 6. Jen eta peco:

Jorubas  mi, mia plor´ jorubas/Lukumi´/Ĉar mi estas jorubo el Kubo/Mia vol´, ĝis Kubo iru mia plor´joruba/Supren iru la ĝoja kant´joruba/Fluanta el mi/

 

 

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up