Kultura felietono

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-25 09:30:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Tago de Villanueva, nacia en amplekso, estas festita dum pli ol 20 jaroj kaj realigis ampleksan kulturan programon kiu inkludis:  rondkunvenoj, konferencoj, filmprojekcioj kaj prezentoj de verkoj.

Dum la jaro, la kuba teatra movado restrukturis certajn dinamikojn, kun programado por infanoj kaj plenkreskuloj, en teatroj, placoj, lernejoj kaj komunumoj.

Artaj teatrobrigadoj alvenis al lokoj trafitaj per Uragano Oskaro, kun la esenca celo alporti  arton kiel medicino kaj instigo al la viktimoj. Ĝi efikas kaj konsolas la animon vidi kiel artistoj, krom kundividi sian laboron, koncentriĝas kaj pli emfazas helpi en reakiro, kaj en la hejmoj de laboristoj en la sektoro, institucioj kaj la loĝantaro ĝenerale.

En februaro okazis la  plej granda eldona aranĝo en Kubo, la 32-a Havana Internacia Librofoiro, sub la devizo: Legi konstruas identecon.

Cubadisco, la ĉiujara kuba muzika festivalo kovris la plej trafajn aspektojn de antila, kariba kaj latinamerika sono, kaj ankaŭ premiis la plej bonajn albumojn de kuba muziko en la lasta jaro.

Alia elstara momento okazis ĉi-decembre: Pli ol 250 filmoj el 42 landoj, elektitaj el 2 017 verkoj prezentitaj al la konkurso, estis projekciitaj en la 45-a Havana Filmfestivalo, dum koncernaj konferencoj okazis kaj renkontiĝoj kun partoprenantaj filmistoj, aktoroj kaj produktantoj.

En 2024, la kuba kulturo estis kaj estas simbolo de rezisteco kaj diverseco. Vigla mozaiko, kiu spegulas nian historion.

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up