Depost tri sezonoj en pura kresko, la teamo de Matanzas startas hodiaŭ kiel la granda favorigito por gajni la titolon de la kuba ĉampiono de basbalo, la nacia sporto, kvankam en tiu ĉi sezono ili devos venki la nunajn ĉampionojn, la teamo de Villa Clara.
Tiu ĉi teamo neniam estis en simila pozicio, eĉ ne de antaŭ 5 jaroj, sed ekde la enposteniĝo de la nova direktoro Víctor Mesa en la jaro 2011, la historio draste ŝanĝiĝis, speciale en tiu ĉi jaro.
Por la amantoj de la statistikoj ili sciu ke la teamo de Matanzas, kiu gvidis la regulan sezonon, gajnis 57 matĉojn en 87 ludoj kaj tial ili fariĝis la plej forta en la ofensiva flanko.
La hodiaŭa ludo okazos en la stadiono Victoria de Girón, en sia provinco, kie ili entute gajnis 30 matĉojn kaj nur perdis 12 , kio signifas ke ili havas altan procentaĵon de venkoj en sia propra tereno.
Kiel ajn, la historio ĉiam montris ke la fina sezono estas tute alia afero, kaj la tradicio multe pezas, kio favoras la teamon de Villa Clara; la alia grava ludo kiu okazos morgaŭ estos inter la teamoj de Pinar del Rio kaj la Industriistoj de Havano, du el la provincoj kiuj laŭlonge de la basbal-historio gajnis pli da titoloj de landaj ĉampionoj.
Articles en relation
Commentaires
Laissez un commentaire
Tous les champs sont requisPlus de visites
- Le ministre cubain des Affaires étrangères : « La décision la plus correcte serait de lever le blocus »
- Díaz-Canel qualifie de correcte, bien que tardive et limitée, la décision d'exclure Cuba de la liste fallacieuse (+Post)
- Cuba remercie le monde entier pour son exclusion de la liste fallacieuse des États-Unis
- Les États-Unis font des pas dans la bonne direction, mais le blocus demeure
- Le ministre colombien des Affaires étrangères condamne la proposition d'ingérence contre le Venezuela