Kubo debutos en la basbalo-monda pokalo por blinduloj

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-09-27 11:24:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, sep 27 (RHK) La kuba bazpilka teamo por blinduloj debutas ĉi-vendredon en la dua versio de la Monda Pokalo, kiu okazos ĝis la venonta dimanĉo en la angla urbo Slough.

La antiloj alfrontos la nunan italan ĉampionon en sia unua ekskurso kaj en la sama tago ili batalos kontraŭ la Nederlanda teamo, gastigantoj de la unua eldono de 2022 kaj kvinaj lokposedantoj tiuokaze.

Sabate ili konkuros kun la debutanto Ĉinio por fini la grupan fazon kaj se ili sukcesas loki  sin inter la supraj du en sia sekcio ili akiros sian lokon en la duonfinaloj kiuj estos luditaj tiu sama tago.

Laŭ la konkursregularo, la dua klasita teamo en unu krampo alfrontos la unualokan teamon en la alia, la gajnintoj konkuros dimanĉe por la ora medalo kaj la venkitoj por la bronzo.


Fonto: ACN

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up