Laŭ konfirmis la prezidento de Bolivio, Evo Morales, la kuba prezidento Raúl Castro ĉeestos la pintkunsidon de la grupo G77 plus Ĉinio okazonta la venontan junion en la bolivia urbo Santa Cruz.
La sudamerika prezidento ĵus partoprenis en Havano la pintkunsidon de la CELAC, evento kiun ĉiuj taksis tre sukcesa por la regiono; Morales priparolis sian partoprenon en la havana renkontiĝo kaj dankis al la kuba registaro pro la kunlaboro en la formado de kuracistoj.
Evo Morales ankaŭ petis al la boliviaj minlaboristoj kaj indiĝenoj organiziĝi por bonvenigi la prezidentojn ĉeestontajn la estontan kunsidon en Santa Cruz.
La sudamerika prezidento plenumas la provizoran prezidantecon de la grupo G77 plus Ĉinio kaj alvokis la pintkunsidon por la 14-a kaj 15-a de junio okaze de la 50-a fondodatreveno de tiu grupo.
La grupo G77 plus Ĉinio estas formita de evoluantaj landoj kaj elmerĝantaj, entute 133 landoj de Latinameriko, Afriko kaj Suda Azio.
Articles en relation
Commentaires
Laissez un commentaire
Tous les champs sont requisPlus de visites
- Le ministre cubain des Affaires étrangères : « La décision la plus correcte serait de lever le blocus »
- Díaz-Canel qualifie de correcte, bien que tardive et limitée, la décision d'exclure Cuba de la liste fallacieuse (+Post)
- Cuba remercie le monde entier pour son exclusion de la liste fallacieuse des États-Unis
- Les États-Unis font des pas dans la bonne direction, mais le blocus demeure
- Le ministre colombien des Affaires étrangères condamne la proposition d'ingérence contre le Venezuela