Prezidento Milei senpovigas ministrinon pri eksteraj aferoj Mondino pro voĉdonado kontraŭ la blokado de Kubo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-10-31 16:25:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ministrino pri eksteraj aferoj Mondino parolante ĉe la UNGA. Foto: Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Argentino

Havano, okt 31 (RHK) La argentina Registaro de Javier Milei forigis la ministron pri eksteraj aferoj Diana Mondino ĉi-merkredon pro voĉdono kontraŭ la usona blokado de Kubo, en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNGA).

Antaŭ ol la Casa Rosada oficiale konfirmis la foriron, la proparolanto de la Prezidanteco, Manuel Adorni, donis la nomon de  tiu, kiu estos la anstataŭanto de Mondino, la nuna argentina ambasadoro en Usono, Gerardo Werthein.

La Oficejo de Prezidento Milei tiam publikigis deklaron klarigante la kialojn, kiuj igis Mondinon eksiĝi de la diplomatia pozicio.

"Argentino trairas periodon de profundaj ŝanĝoj, kaj ĉi tiu nova etapo postulas, ke la diplomatiaj korpoj reflektu en ĉiu decido la valorojn de libereco, suvereneco kaj individuaj rajtoj, kiuj karakterizas okcidentajn demokratiojn," diras la teksto disvastigita en sociaj retoj.

Same, ĝi indikas, ke la lando "defendos la menciitajn principojn en ĉiuj internaciaj forumoj, en kiuj ĝi partoprenas", kaj aldonas, ke la Ekzekutivo iniciatos "revizion de kariera dungitaro" por "identigi impulsantojn de tagordoj, kiuj estas malamikoj de libereco".

.
Fonto: RT

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up