Hungara ĉefministro asertis ke venis la fino de la nuna mondordo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-11 15:24:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, dec 11 (RHK) La hungara ĉefministro Viktor Orban certigis hodiaŭ, ke ĉiuj devas prepariĝi por nova monda ordo, ĉar venis la fino de la nuna.

Dum intervjuo kun radio Kossuth, la politikisto deklaris, ke ĉi tiuj ne estas la plej bonaj tempoj por liberaluloj, sed iuj landoj povos profiti de la venontaj ŝanĝoj.

Tiuj nacioj, kiuj plej profitas siajn fortojn, povos eliri venkaj en tempoj de ŝanĝo, diris la hungara prezidento.

La hungara ĉefministro rimarkigis, ke en la venonta batalo perdos la ŝtatoj, kiuj submetiĝas.

Tiuj, kiuj ne kapablas montri siajn proprajn valorojn, ne povos malkovri la forton proprajn al la nacia karaktero, klarigis la politikisto.

Orban ankaŭ rimarkis, ke Budapeŝto ne intencas rompi ligojn kun tutmondaj centroj de ekonomia potenco.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up