Venezuelo respondecigas argentinajn aŭtoritatulojn pri teroristaj planoj

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-18 11:02:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ministro pri eksteraj aferoj de Venezuelo, Yván Gil

Havano, dec 18 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Venezuelo, Yván Gil, respondecigis ĉi-mardon la plej altajn aŭtoritatojn de Argentino pro tio, ke ili estis kunkulpuloj de la terorismaj planoj kontraŭ Venezuelo, rilate la areston de la suboficiro de la argentina polico.

"La frenezuloj, kiuj regas Argentinon, la politika absurdaĵo de  Javier  Milei kaj Patricia Bullrich, estis malkovritaj  provante enkonduki perfortajn elementojn en Venezuelo", diris la venezuela politikisto.

Same, li emfazis, ke "ili faris gravan eraron kaj lasis sennombrajn fizikajn pruvojn survoje, kiuj implikas ilin en terorisma plano."

Rimarkante, ke "la ĝendarmo, kiu volis kaŝ eniri  nian landon, estas procesita kun plena respekto al la jura regado kaj venezuela justeco", Yván Gil postulis, ke ili "ĉesu malespero kaj alprenu la sekvojn de sia konduto kiu hontigas la argentinan popolon".

Lunde, la unua vicprezidanto de la Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo (PSUV), Diosdado Cabello, konfirmis, ke la suboficiro de la argentina ĝendarmaro, Nahuel Agustín Gallo, estis arestita.

“Kion li venis fari ĉi tie en Venezuelo? Kaj kiu estis lia tasko ĉi tie? Ili ne diras tion, verŝajne ni iam diros kial li venis al Venezuelo, "diris Cabello.


Fonto: Telesur

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up