Preskaŭ 13 mil palestinaj studentoj murditaj de Israelo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-25 09:48:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, dec 25 (RHK) La israela armeo mortigis 12 820 studentojn kaj vundis 21 351 en la okupataj teritorioj ekde la eksplodo de la nuna ciklo de perforto en oktobro de la pasinta jaro, raportis hodiaŭ oficiala palestina fonto.

La Ministerio pri Edukado kaj Alteduko deklaris, ke 12 701 studentoj perdis la vivon en la Gaza Sektoro kaj aliaj 20 702 suferis vundojn.

Dume, en Cisjordanio la cifero altiĝis al 119 kaj 649, respektive, indikis la ministerio.

Ĝi klarigis, ke en ambaŭ teritorioj almenaŭ 619 instruistoj kaj oficistoj en la sektoro mortis pro israelaj atakoj, dum aliaj 3 831 estis vunditaj kaj 158 estis arestitaj.

Laŭ datumoj, almenaŭ 425 publikaj lernejoj kaj universitatoj en Gazao estis bombitaj, krom 65 aligitaj al la Agentejo pri Helpo kaj Laboro de Unuiĝintaj Nacioj por Palestinaj Rifuĝintoj en Mezoriento.

El la totalo, 171 suferis gravajn damaĝojn kaj aliaj 77 estis tute detruitaj, li aldonis.

La Ministerio malkaŝis, ke pli ol 788 mil lernejanoj en la Strio restas neenskribitaj ekde la komenco de la nova ciklo de perforto.

En multfojaj okazoj, diversaj organizoj kiel la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj, Save the Children kaj Education Cluster kritikis la sistemajn israelajn bombadojn kontraŭ la eduka sistemo en Gazao.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up