Kubaj sindikatoj sin preparas por festi la internacian tagon de la laboristoj.

Édité par Maritza Gutierres González
2014-04-10 12:31:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La 17 kubaj sindikatoj plenkunsidos dum la venontaj tagoj kun la celo instigi la diversajn aranĝojn okaze de la Unua de Majo, la internacia tago de la laboristoj, kaj speciale por multobligi la aranĝojn ligitajn al la centra ceremonio en la Placo de la Revolucio José Martí en Havano.
 
La plenkunsidojn partoprenas reprezentantoj de administracioj kaj de aliaj organizaĵoj en la diversaj sektoroj, branĉoj, entreprenistoj kaj aliaj laboristoj.
 
Kiel parto de tiuj kunsidoj oni priparolas la eblajn agadojn, iniciatojn kaj la respondecojn de ĉiu sindikato en la organizado de la koncernaj ceremonioj tra la tuta lando.
 


Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up