Raportas Kubo 6 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Édité par Maritza Gutiérrez González
2020-05-25 09:23:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 25 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 6 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1916  personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  445  pacientoj. Aliaj  1996 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1451 samplojn, el kiuj 6 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 95 511  studitajn samplojn kaj 1947 pozitivojn.

La 6 novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 5  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 1704 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 132 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo konfirmita 50,2% estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  3 estis viroj. El la 1947 pacientoj diagnozitaj, 159 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 82, kun indikilo de morteco je 4,2% sub la nivelo de la amerika regiono.Kubo restas je la pozicio 15 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1704 jam rekuperiĝintaj (15 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 5 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   5 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  6,48 % dum la amerika regiono havas proksimume 45,88% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,89%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up