Kubo raportas 54 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

Édité par Maritza Gutiérrez González
2020-08-07 10:05:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  aŭg  7 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis  54 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  2829  personoj.  

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  686  pacientoj. Aliaj  11 351 personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 3941  samplojn, el ili 54  estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 289 412 studitajn samplojn kaj 2829 pozitivojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 86,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  233  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 56,1% estis sen simptomaj.

La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 3,31% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2429  jam rekuperiĝintaj (20  pliaj hieraŭ). Ses   pacientoj  estas en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   18 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,76 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 10 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,71%.

La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. . La insulo travivas  la rekuperiĝan etapon, sed la provinco Artemisa retroiris al la dua fazo kaj ĝia municipo Bauta al la 1-a fazo pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.

Spite al la favora evoluo de la malsano en 11 provincoj, la provinca defenda konsilataro proponis intensigon de la kontroloj epidemiologiaj, sanitaraj kaj ankaŭ reduktigon de la movebleco inter la okcidentaj provincoj, inkluzive de Havano, kie la situacio retroiris, samke kiel  en la municipoj Bauta kaj Mariel  de la najbara provinco Artemisa.

Nuntempe  12 provincoj travivas  la trian fazon de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo kaj same Artemisa.

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up