Kubo raportas 51 novajn kazojn de Covid-19 kaj du forpasintojn

Édité par Maritza Gutiérrez González
2020-09-19 09:50:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Havano,  sep 19 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi vendredo, oni konfirmis  51 novajn kazojn pozitivajn  kaj du forpasintojn de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  5055.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  2001 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 7554  samplojn kaj la lando jam akumulas 531 928 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 656  pacientoj.

En Kubo,  ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 90,2% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  439 personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 59,4% estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  33 estas de Havano,  14 de Matanzas plus  Artemisa, Mayabeque kaj Holguin en la oriento. Neniu importita.

La nombro da forpasintoj entute estas je 113  kun indikilo de morteco je 2,24% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 20 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 114 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 4284  jam rekuperiĝintaj (35  pliaj hieraŭ). Dektri    pacientoj  estas en grava stato kaj 5 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   30 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,13 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  51% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 15 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,42%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon, tamen,   Havano estas en   fazo de loka transmisiado,  tial la urbo travivas  etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon kaj same okazas en la centra provinco Ciego de Ávila.

Oni  intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da  testoj  pro la malfavora evoluo dum la lastaj tri semajnoj tra la tuta lando, ankaŭ en provincoj kie ne ekzistas loka transmisio de la viruso.
 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up