La monda asocio pri speciala edukado (AMEE) transdonis al Kubo la premion Mondo de Espero okaze de la agado farata de la insula ministerio pri edukado dum pli ol 50 jaroj favore al infanoj kun handikapoj.
La premio estis ricevita de Cira Piñera, vicunua ministro de la koncerna ministerio, dum la malferma ceremonio de la XII-a monda renkontiĝo pri speciala edukado kaj atento al diverseco, okazanta en la kongresa palaco de Havano.
Orlando Terré, prezidanto de la monda asocio, elstarigis ke la kuba eduka sistemo jam trairas la vojon de integriĝon kaj oni perceptas la transformojn entreprenitajn favore al tio ke la infanoj kaj junuloj kun limigoj malseveraj fiziko-motoraj aŭ mensaj, eniru al la normaj lernejoj, ĉio danke al ŝtata kaj registara klopodo premiinda.
Dum la evento li elstarigis la agadon de kelkaj kubaj edukistinoj kiuj dediĉis sian vivon al specialecoj kiel logopedio, defektologio kaj fizioterapio, kio havigis al ili la distingon “Por la latinamerika unueco” de la latinamerika centro de referenco por speciala edukado (CELAEE).
La kvalito de la atento donita de Kubo senpaga al pli ol 60 mil infanoj kun specialaj edukaj bezonoj igis ke la kariba lando estu elektita kiel sidejo de tiu ĉi XII- monda evento, kie kunsidas pli ol 150 delegitoj el 21 landoj de Iberoameriko kaj Nordameriko.
Articles en relation
Commentaires
Laissez un commentaire
Tous les champs sont requisPlus de visites
- Le ministre cubain des Affaires étrangères : « La décision la plus correcte serait de lever le blocus »
- Díaz-Canel qualifie de correcte, bien que tardive et limitée, la décision d'exclure Cuba de la liste fallacieuse (+Post)
- Cuba remercie le monde entier pour son exclusion de la liste fallacieuse des États-Unis
- Les États-Unis font des pas dans la bonne direction, mais le blocus demeure
- Le ministre colombien des Affaires étrangères condamne la proposition d'ingérence contre le Venezuela