Gvidantoj de Latinameriko, Afriko kaj Azio esprimis en UN sian rifuzon al la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono kontraŭ Kubo, sinteno fiksita dum la debato altnivela ĵusokazinta kadre de la Ĝenerala Asembleo.
En la plenkunsido de la 193 membroj de UN, la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, taksis anakronismo de la malvarma milito la sieĝon de Vaŝingtono kiu daŭras pli ol 50 jaroj.
Siaflanke, la prezidento de Bolivio, Evo Morales, asertis ke la usona sieĝo estas la sistemo de unuflankaj punoj pli maljusta, akra kaj longdaŭra iam altrudita al iu ajn lando.
Temas pri ago genocida kaj kolonia, kiun ni devas haltigi tuj, li asertis antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN.
Aliaj gvidantoj kiuj same esprimis sin rilate la usonan politikon estis la ŝtatestro de Sudafriko, Jacob Zuma, kiu postulis haltigon de tiu sieĝo, kies ekonomia kosto estas biliono 112 mil 534 milionoj da dolaroj laŭ raportite de la kubaj aŭtoritatuloj.
Same aldonis la ŝtatestro de Sri Lanko, Mahinda Rajapaksa, kiu asertis ke tia sieĝo mahavas etikon kaj estas maljusta pro ties konsekvencoj por la insula loĝantaro.
Plia komdamno al la agresa usona politiko altrudata al Kubo.
Articles en relation
Commentaires
Laissez un commentaire
Tous les champs sont requisPlus de visites
- Le ministre cubain des Affaires étrangères : « La décision la plus correcte serait de lever le blocus »
- Díaz-Canel qualifie de correcte, bien que tardive et limitée, la décision d'exclure Cuba de la liste fallacieuse (+Post)
- Cuba remercie le monde entier pour son exclusion de la liste fallacieuse des États-Unis
- Les États-Unis font des pas dans la bonne direction, mais le blocus demeure
- Le ministre colombien des Affaires étrangères condamne la proposition d'ingérence contre le Venezuela