Bruno Rodríguez alparolis en la 79-a Ĝenerala Asembleo de UN subtene al la popoloj de la mondo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-09-28 16:00:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez. Foto: Cubaminrex

Havano, sep 28 (RHK) La kuba ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, en la 79-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj denuncis la usonajn klopodojn  neeblajn,  sed malutilajn klopodojn por determini kaj kontroli la destinon de Kubo.

Ĝi estas malnova ambicio ankrita en la Monroe Doktrino, kiu difinas la imperiisman, dominan kaj hegemonisman naturon de usona politiko al Kubo kaj Nia Ameriko.

Li speciale dediĉis siajn vortojn por  ratifi la” solidarecon kaj subtenon de Kubo al la frata palestina popolo, viktimoj de pli ol 75 jaroj da kolonia okupado, de evidentaj malobservoj de siaj legitimaj rajtoj kiel nacio, submetita al krueleco, agreso, kolektiva puno kaj rasapartismo.”

“En la lastaj dek unu monatoj, la israela armeo mortigis pli ol 40 000 civilulojn. Pli da knaboj kaj knabinoj ol viroj kaj virinoj mortis en tiu ĉi sendistinga kaj neproporcia masakro. Ili mortas kun la kunkulpeco kaj armiloj provizitaj de la usona registaro, kun la kunkulpa silento de aliaj. Ni omaĝas la pli ol 220 laboristojn de ĉi tiu Organizo, ankaŭ murditaj.”

“La pozicio de Kubo estas klara kaj senduba. Prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez diris kaj mi citas: “La historio ne pardonos la indiferentulojn. Kaj ni ne estos inter ili.”
Ĝi estas vundo en la homa konscienco.

La genocido kontraŭ la palestina popolo devas ĉesi, sen kondiĉoj kaj sen prokrasto!

Israelo, kun la kunkulpeco de Usono, metis la mondon en baldaŭan danĝeron de grandega incendio. La nerespondeca agresemo kontraŭ Libano, Sirio, Irano kaj la popolo de Mezoriento havos sekvojn malfacile takseblajn.

En alia momento de sia parolado, Bruno Rodríguez asertis ke “estos malmulte da paco sen evoluo.”

“Evoluintaj landoj, loĝantoj de la sama planedo, blinde rifuzas investi minimume en sia propra prospero kaj sekureco, ne plenumante siajn ĉiam nesufiĉajn devontigojn al Oficiala Disvolva Helpo.  La egoisma cifero, fanfarone promesita en 2023 kaj rapide forgesita, reprezentas malpli ol 0,37 procentojn de la nacia enspezo.

La espero atingi la Celojn de Daŭripova Evoluo forvelkis.

La kuba ministro Bruno Rodríguez plian fojon denuncis la usonan sieĝon kontraŭ Kubo akrigitan kaj fortigitan per la malmorala inkludo de la insulo en listo falsa pri landoj supoze sponsorantaj terorismon.

Lige al tio li aludis la baldaŭajn elektojn en tiu lando kaj asertis:

“Baldaŭ okazos novaj prezidant-elektoj en Usono, afero kiu koncernas nur usonanojn. Nur al ili, malgraŭ la katastrofa kaj historia kutimo de la registaro de tiu lando enmiksiĝi en la elektojn kaj internajn aferojn de ĉiuj membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj, eĉ ĝiaj aliancanoj.

La historio montris al ni, ke, sendepende de la rezulto de ĉi tiuj elektoj, la kontraŭkubaj politikistoj kaj sektoroj, kiuj faris agreson kontraŭ Kubo enspeziga komerco, daŭre havos voĉon kaj influon. Ili estas tiuj, kiuj lernis manipuli la usonan politikan sistemon surbaze de malvasta kaj malamika tagordo, tre aparta, nur interesa por malgranda elita segmento.

Ili ne reprezentas la volon de la plimulto de la popolo de Usono, nek de la kubanoj kiuj loĝas ĉi tie.

Kia ajn la balotrezulto, Kubo daŭre defendos sian suverenan rajton al sendependeco kaj konstrui socialismon, kiel decidis kubaj viroj kaj virinoj, sen eksterlanda enmiksiĝo. Ni ankaŭ daŭre pledos por respektema kaj konstruiva rilato kun Usono.

Cetere, li esprimis subtenon de Kubo al justaj kaŭzoj de ĉiuj popoloj de la mondo.

“Ni kunigu niajn fortojn por atingi la efikecon de plurflankaj institucioj kaj ke ili respondu al la interesoj de la humiluloj, malriĉuloj, senhavuloj kaj ekspluatatoj, kiuj estas la granda plimulto, surbaze de justa egaleco, ekzercado de rajtoj por ĉiuj homoj kaj respekto al la suverenaj rajtoj de ĉiu nacio.


Fonto: Cubaminrex

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up