Eksterordinara pintkunsido de ALBA-TCP kunlaboros kontraŭ la epidemio de ebolo.

Édité par Maritza Gutierres González
2014-10-16 16:27:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La membro-landoj de la Bolivara Alianco por la popoloj de nia Ameriko-Traktato de Komerco de la popoloj (ALBA-TCP) okazigos en Havano eksterordinaran pintkunsidon por kunordigi la kunlaboron kontraŭ la epidemio de ebolo, informis la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.
 
La kunsido okazos la 20-an de oktobro kaj celas kunordigi la regionan kunlaboron por preventi kaj alfronti  tiun malsanon.
 
La pintkunsidon ĉeestos ŝtatestroj kaj prezidentoj samkiel altrangaj reprezentantoj de la membro-landoj, organizo formita de Venezuelo, Kubo, Bolivio, Nikaragvo, Ekvadoro, Dominiko, Sankta Vicento  kaj Grenadinoj, Antikvo kaj Barbudo kaj Sankta Lucio.
 
Ankaŭ partoprenos reprezentantoj de internaciaj organizoj, laŭ oficiala informo, kaj oni difinos  la kontribuon komunuman fronte al tiu ĉi grava sanitara defio por preventi kaj eviti la propagadon de tiu malsano al la regiono de Latinameriko kaj Karibio.



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up