Floroferoj al Céspedes kaj Martí en Santiago de Kubo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-10-10 15:01:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Santiago de Kubo,  okt 10 (RHK) La generalo de la armeo Raúl Castro kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel dediĉis hodiaŭ florajn oferojn al José Martí, Nacia Heroo de Kubo, en la 156-a datreveno de la komenco de la klopodoj por nacia sendependeco.

Antaŭ la kripto, kiu protektas la restaĵojn de la plej universala kubano en la tombejo Santa Ifigenia, en ĉi tiu urbo, ankaŭ estis metitaj floraj aranĝoj nome de  Esteban Lazo, prezidanto de la Parlamento, kaj nome de  la kuba popolo.

Same, studentoj de la Milita Lernejo Camilo Cienfuegos kaj kadetoj de la Interamila Lernejo General José Maceo, metis oferon en la nomo de la popolo de Kubo antaŭ la funebra monumento starigita al Carlos Manuel de Céspedes, kiel pruvo  de la sendependeca heredaĵo kiu komenciĝis la 10-an de oktobro 1868.

Post la ceremonio de honorgvardio oni metis  florojn ĉe la tombo de Mariana Grajales kaj ĉe la monolito, kiu protektas la cindron de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio Fidel Castro.

Miriam González, el Santiago, deklaris al la gazetaro, ke la Patro de la Nacio invitas nin konstante defendi la konkerojn de la Revolucio.

Ĉe la Bieno La Demajagua, en la nuna provinco Granma, la unua prezidento de la Respubliko en Armiloj liberigis siajn sklavojn, invitante ilin aliĝi al sia batalo, ago kiu komencis la revolucian periodon de militoj por la sendependeco de Kubo.

La Dekjara Milito estis la unua el la tri liberigaj heroaĵoj kiuj okazis sur la kariba insulo en la dua duono de la 19-a jarcento, kun la celo atingi la suverenecon de la nacio fronte  al la hispana metropolo.


Fonto: ACN

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up