La municipo, ŝlosila aganto por evoluo sur la loka nivelo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-10-15 08:05:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, okt 15 (RHK) La graveco de la respondeckunveno de la delegito al siaj voĉdonantoj, kiel ideala spaco por daŭre konstrui nian socialismon el la kvartalo, estis ratifita de la membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Partio kaj prezidanto de la Parlamento, Esteban Lazo Hernández.

Gvidinte la kunvenon kun prezidantoj de la urbaj asembleoj de Popola Povo el la tuta lando, responda al la monato oktobro – okazigita per videokonferenco–, Lazo Hernández emfazis, ke tiu ĉi transcenda politika procezo havas la plian instigon festi ĉi-jare la 50-an datrevenon de la starigo, kiel sperto, de la Lokaj Korpoj de Popola Povo en la provinco Matanzas, konsciante ke – kiel esprimis nia Ĉefkomandanto – “la povo de la popolo, tio estas potenco”.

Homero Acosta Álvarez, sekretario de la kuba leĝdona periodo, raportis, ke la rezultoj estas superaj, konsiderante la kvaliton de la administraj raportoj prezentitaj de la delegitoj, la organizado de la procezo, la popola partopreno, inter aliaj elementoj.

«El la plano de pli ol 65 000 kunvenoj planitaj por okazi inter la 20-a de septembro kaj la 15-a de novembro en la tuta lando, ĉirkaŭ 51%  estas jam plenumita. La procezoj okazigitaj pruvis la popolan agnoskon de la delegitoj, kiuj respondecis pri sia laboro, kaj praktike estis plimulta subteno por ĉi tiu rezulto de ilia administrado," li diris.

Same, dum la kunveno, oni emfazis la gravecon de la lokaj instancoj de Popola Povo en la plenumo de la agoj respondaj al la municipoj, en la projekcioj de la Registaro por korekti misprezentojn kaj reakceli la ekonomion.


Fonto: Granma

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up