Kuba civila defendo komunikas fruan averton pro formado de tropika ŝtormo Oscar

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-10-19 14:34:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Cubadebate

Havano, okt 19 (RHK) Laŭ informoj de la Prognozo-Centro de la Instituto de Meteologio, Tropika Ŝtormo Oscar situanta norde de Dominika Respubliko, moviĝas proksimen  al la Okcidento, kaj povus influi la venontajn 12 ĝis 24 horojn kun pluvoj kaj tropikaj ŝtormoj sur  teritorio de la orienta regiono kaj ŝtormoj  plifortiĝos sur la norda marbordo de provincoj Guantánamo ĝis Las Tunas.

“Konsiderante ĉi tiun situacion kaj la riskon, kiun ĝi reprezentas por ĉi tiu regiono, aparte atentu ĝian evoluon, pliigu hidrometeorologian gvatadon kaj prenu specifajn rimedojn en ĉiu teritorio por minimumigi la efikojn al la loĝantaro kaj la rimedoj de la ekonomio.”

Oni petas al la  loĝantaro resti atenta al la informoj de la Instituto de Meteologio kaj la Civila Defendo, tra la amaskomunikiloj kaj oficialaj profiloj de sociaj retoj, por plenumi disciplinon la instrukciojn donitajn de la lokaj aŭtoritatoj kaj la establitajn regulojn de konduto por eviti perdon de homa vivo.

La Nacia Civildefenda Kunlaborantaro kaj la Meteologio kaj Naciaj Hidraŭlikaj Rimedoj-Institutoj konservas gvatadon super ĉi tiu situacio.

 

Fonto: Cubadebate

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up