El la internacia kumunumo venas subteno al Kubo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-10-21 16:08:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 21 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, en mesaĝo sur sia konto sur X, dankojn pro la  klopodoj kaj tuja subteno proponita de la registaroj de Venezuelo, Meksiko, Kolombio, Rusio kaj Barbado por alfronti la nunan situacion. "Kubo estas en intertraktadoj por fini la ricevon de ĉi tiu helpo," li deklaris.

Li dankis ankaŭ la mesaĝojn de solidareco kun la insularo, kaj esprimis sian aprezon por la voĉoj denuncantaj la blokadon trudita de Usono, "la ĉefa kaŭzo de la limigoj kaj damaĝoj suferataj de nia popolo".

Samtempe, la Bolivaria Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko - Popolkomerca Traktato (ALBA-TCP),  esprimis sian plej firman kaj fortan subtenon al la kuba popolo kaj Registaro, post la malkonekto de la Nacia Elektra Sistemo (SEN).

.La grupo ALBA-TCP emfazis, ke la reguloj truditaj de la usona registaro nur plimalbonigas ĉi tiun situacion kaj celas sufoki la Insulon, "en ĝia engaĝiĝo al la bonfarto de la kuba popolo".

"La kompleksa situacio, kiun ĉi tiu inda nacio spertas hodiaŭ, estas sekvo de la ekonomia milito, financa persekutado kaj provizo de fuelo fare de la usona administracio", emfazis la regiona integriga bloko.

Aliflanke, la registaro de Venezuelo ankaŭ transdonis sian senkondiĉan subtenon al la Grandaj Antiloj, "por alfronti ĉi tiun situacion kaj venki ĝin, ĉar estas certe, ke ĝi estos venkita".

Samtempe  ĝi  urĝigis la internacian komunumon mobilizi kaj absolute kondamni la blokadon kaj siavice petis la retiron de Kubo el la arbitra unuflanka listo de landoj, kiuj supozeble sponsoras terorismon, faktoj, kiuj estas la ĉefaj kaŭzoj de la efikoj, kiujn ili hodiaŭ suferas.

Dume, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Bolivio komunikis al la prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez, per la reto X,  sian solidarecon  kun la kuba popolo kaj Registaro pro la malfacilaĵoj, kaj malakceptis "la planojn de ekstremdekstraj disidentoj kiuj, de eksterlande, celas profiti tiun situacion por malstabiligi la registaron de prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kaj konvulsi la landon."

Lastatempe, la kuba ministro esprimis, ke 18 tagoj de la ekonomia, komerca kaj financa blokado usona kontraŭ la insulo,  egalas al la jara kosto de bontenado de la Nacia Elektra Sistemo (SEN), kaj precizigis, ke la damaĝoj suferitaj en ĉi tiu sektoro estas ĉirkaŭ 250 milionoj da dolaroj, datumoj kiuj ne inkluzivas la akiron de fuelo aŭ investojn.


Fonto: Granma

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up