Kuba prezidento elstarigas solidarecan iniciaton de La Popola Forumo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-10-29 11:51:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Iniciato de la usona Forumo de la Popoloj Lasu Kubon Vivi

Havano, okt 29 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, elstarigis hodiaŭ per sia konto pri X, la solidarecan iniciaton de la organizo La Popola Forumo kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono.

La iniciato estas parto de la kampanjo Kubo Ne estas Sola, promociita de la movado Artistoj Kontraŭ la Blokado, por videbligi la sekvojn de tiu ĉi sieĝo en la plej granda el Antiloj post pli ol ses jardekoj da aplikado.

Kun tiu celo, reklamkamiono cirkulas tra la Granda Pomo, en Novjorko, kun bildoj kiuj postulas la ĉesigon de trudaj rimedoj.

Ĉi-rilate, la kuba ŝtatestro komentis en la socia reto, ke la "regantoj de la imperio, kiuj diras, ke ili ne ricevis ian peton de Kubo en la plej krizaj momentoj, kiujn la blokado trudas al ni, devas aŭskulti sian propran popolon. "

La Popola Forumo parolas en ilia nomo kaj en la nia, diris la prezidento.

Ĉi-mardon, la Ĝenerala Asembleo de UN komencis siajn debatojn dediĉitajn al analizo de la efiko de la usona blokado de Kubo, pligravigita de la inkludo de la kariba lando en la listo de supozataj sponsoroj de terorismo.

Dum du tagoj, dekoj da reprezentantoj de la Membro-Ŝtatoj  surpodiiĝos  en  la plensalono, kie tiom da voĉoj malakceptis la aplikon de ĉi tiu politiko de ekonomia, komerca kaj financa sufokado.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up