Formiĝis subtropika ŝtormo Patty en Atlantiko norda

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-02 09:27:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

F

Havano, nov 2 (RHK) Subtropika Ŝtormo Patty moviĝas je 11 km/h tra la Norda Atlantiko, proksime de la Insuloj  Acoroj.

Kun ventoj de 85 km/h, ĝia centro estas ĉe latitudo 39.9 norde, longitudo 34.4 okcidente, moviĝante direkte al la orient-sudoriento. Laŭgrada malfortiĝo estas atendata, eble iĝante post-tropika ciklono dimanĉe.

Dume, en Karibio, estas du sistemoj evoluantaj, unu kun 60% ebleco fariĝi tropika depresio. Ĉi tiu sistemo en la sudokcidenta Karibio alportos pluvon kaj ŝtormojn.

Tropika depresio povas formiĝi en la venontaj tagoj, kun pluvego ebla en proksimaj lokoj kiel ekzemple Jamajko, Hispaniolo kaj Kubo. Oni rekomendas monitori progreson en okcidenta Karibio. Meteologoj atendas aktivan monaton en la uragansezono.

 

Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up