Kubo atentemas fronte al minacoj de hidrometeologiaj fenomenoj

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-04 07:57:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:  Insmet

Havano,  nov 4 (RHK) Kubo hodiaŭ restas vigla kontraŭ hidrometeologiaj eventoj, kiuj minacas ĝian teritorion kaj efektivigas rimedojn por protekti la loĝantaron kaj ekonomiajn rimedojn.

La registaro ĉe ĉiuj niveloj, same kiel agentejoj kaj institucioj, konservas konstantan  gvaton super la granda areo de malalta premo koncentrita sude de Jamajko kaj la tumulto situanta norde de la Malgrandaj Antiloj.

La urĝeco koncentriĝas antaŭ ĉio en la orienta regiono, lastatempe trafita de Uragano Oscar, tial pasintsabate la Ĝenerala Stabo de la Nacia Civila Defendo decidis establi la Informan Fazon pro intensaj pluvoj por la provincoj Guantánamo, Santiago de Kubo, Holguín, Granma kaj Las Tunas.

Ĉi-dimanĉe, tiu organo dekretis la Informan Fazon ankaŭ por la provincoj Camagüey, Ciego de Ávila, Sancti Spíritus, Cienfuegos, Villa Clara, Matanzas, Mayabeque, Havano, Artemisa, Pinar del Río kaj la Speciala Municipo Isla de la Juventud.

Oni klarigis, ke laŭ informoj de la Prognoza Centro de la Instituto pri Meteologio, la malaltprema areo situanta en la sudo de la okcidenta Kariba Maro montras pli bonan organizon kaj pliigas la probablecon de formiĝo de tropika ciklona organismo en la venontaj 12 ĝis 24 horoj.

Dume, responde al la pluvnubaro, kiu tuŝas ĉefe la orientan regionon, pli ol 60 mil homoj estis evakuitaj en Guantánamo, inkluzive de loĝantoj de la municipoj jam trafitaj de la uragano Oscar antaŭ du semajnoj, kies grundoj estas saturitaj pro la intensa pluvo kaj la inundo de riveroj.

Instruejoj kaj aliaj instalaĵoj, same kiel familiaj hejmoj, funkcias kiel provizora ŝirmejo por tiuj homoj.

La prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio, Miguel Díaz-Canel, konstante kontrolas ĉi tiun situacion, kaj indikis konservi plenan vigladon kaj certigi rektan komunikadon kun la loĝantaro.

 

Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up