Kubo kaj Laoso festas hodiaŭ 50-jariĝon de siaj diplomatiaj rilatoj

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-04 16:03:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 4 (RHK) Memorceremonio fermos la oficialan viziton de kuba parlamenestro  Esteban Lazo al Laoso, en la 50-a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj.

Lazo kaj lia delegacio estis akceptitaj de altrangaj laosaj oficistoj kaj faris diversajn agadojn, kiel vizitado de monumentoj kaj subskribo de memorando de kunlaboro.

La dokumento celas plifortigi la parlamentan kunlaboron, interŝanĝi spertojn kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon en malsamaj sektoroj.

Dum la renkontiĝo oni elstarigis la historiajn ligojn inter Kubo kaj Laoso, inkluzive de vizitoj de elstaraj gvidantoj.

Medicina kunlaboro en 1973 estis la unua paŝo antaŭ establado de diplomatiaj rilatoj en 1974, kun la alveno de kubaj specialistoj en Laoso. Tio kaŭzis interŝanĝojn en diversaj edukaj kaj teknikaj areoj inter ambaŭ nacioj.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up